KURSOJ

La celoj de "Frateco" estas la “instruado de la idiomo Esperanto (...) kaj disvastigo de ĝiaj spirito kaj kulturo” (tiel, laŭ redakto de ĝia Statuto, kies lasta modifo realiĝis en 2004).

“Frateco” aranĝis kursojn por disvastigi la internacian idiomon Esperanto je diversaj tipoj (ĉeestaj / per korespondado) kaj en diversaj lokoj (Universitato, lernejoj, Junularaj domoj, en ĝia sidejo...). Lastatempe, ĝi organizas kursojn en ĝia sidejo malfermataj al ĉiuj interesitoj.

Tiel, kutime disvolviĝas kurso por komencantoj ekde oktobro ĝis majo. Ĝi okazas vespere (unu aŭ du tagojn semajne).

Ili realiĝas en la adreso de la sidejo de la asocio.