2017 - Eŭropa Tago de Lingvoj
EŬROPA TAGO DE LINGVOJ
EN LA "ARAGONA HEROLDO"
Lorenzo Noguero
Prezidanto de "Frateco"
"Heraldo de Aragón" kontaktis kun ni por paroli iomete pri Esperanto.
Jen sube ligilo por spekti videon (1 minuta).
La video estas publikigita okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj, je la 26 de septembro.
Pli da informado sube kaj anekse (pere de la ligiloj).
Kaj hodiaŭ, en la Universitato "San Jorge" estos prelego kaj ateliero pri Esperanto.
Jen video de "Heraldo TV":
Por festi la plurlingvecon kaj stimuli lernadon de idiomoj:
Festu kun ni la Eŭropan Tagon de Lingvoj
je la 26a de septembro!
Kio estas la Eŭropa Tago de Lingvoj (ETL)?
Ĝi estas tago por festi la eŭropan plurlingvecon kaj stimuli lingvolernadon.
Laŭ iniciato de la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo oni ekde 2001 festas ĉiujare la Eŭropan Tagon de Lingvoj je la 26a de septembro.
Kial ni festas la ETL-on?
Por konsciigi homojn pri la graveco de lingvolernado por la kreskigo de plurlingveco kaj interkultura interkompreniĝo
Por diskonigi la riĉan lingvistikan kaj kulturan diversecon de Eŭropo
Por stimuli dumvivan lingvolernadon en- kaj eksterlerneje
Por kiuj ĝi estas?
Lernantoj, studentoj, instruistoj
Universitatoj, lernejoj, kulturaj kaj lingvaj institutoj
Organizoj, ...
Fakte por ĈIUJ kiuj volas festi lingvan diversecon en Eŭropo
Ĉu vi sciis, ke...?
En la tuta mondo ekzistas inter 6.000 kaj 7.000 lingvoj kun ĉirkaŭ 225 indiĝenaj lingvoj en Eŭropo
Plej multaj lingvoj de la mondo estas parolataj en Azio kaj Afriko
Almenaŭ duono de la monda popolo estas du- aŭ plurlingva, t.e. oni parolas aŭ komprenas du aŭ pli da lingvoj
Dulingveco faciligas la lernadon de kromaj lingvoj kaj plibonigas la penskapablon
Iru al nia Facebook-paĝo:
Festu kun ni la Eŭropan Tagon de Lingvoj
je la 26a de septembro!
Kio troveblas en la retejo de ETL?
Kalendaro de eventoj en la tuta mondo kun aktivaĵoj organizitaj por festi la Tagon
Informoj pri la ETL, ĉi-momente en pli ol dudek lingvoj
Faktoj kaj ciferoj pri lingvoj
Materialoj por instruistoj kaj organizantoj de eventoj (kun ekzemploj de ETL-eventoj kaj aktivaĵoj)
Interretaj ludoj por testi viajn lingvokonojn kaj -kapablojn
Esprimoj, amuzaj vortoj, falsaj amikoj, plej longaj vortoj, palindromoj, langorompiloj kaj multaj aliaj ekzemploj pri similecoj kaj malsamecoj el la riĉa lingvopejzaĝo de Eŭropo
Ilo per kiu eblas voĉdoni por la plej originala evento
Kiel mi povas partopreni en la Tago?
Ĉiuj memboŝtatoj, partneroj kaj individuoj povas organizi aŭ kunorganizi aktivaĵojn kaj rajtas ĉerpi ideojn, materialojn kaj reklamilojn el la ETL-retejo.
Kelkaj ideoj
Organizi eventon kiel lingvokunvenon, feston, turneon, bufedon, ...
Komenci prilingvan blogon
Verki e-libron aŭ e-revuon
Mem krei lingvokvizon por viaj studentoj, lernantoj, najbaroj, amikoj, ...
Organizi konkurson aŭ ludon pri poŝtkartoj, afiŝoj, videoj, fotoj, verkado aŭ kantado
Diskonigu vian eventon kaj registru ĝin en la datumbazon de la ETL-retejo.
Multaj pliaj ideoj kaj materialoj por instruistoj troveblas en:
Kiu kunordigas la Tagon?
La Eŭropan Tagon de Lingvoj kunordigas la Lingvopolitika Departemento de la Konsilio de Eŭropo (Strasburgo) kaj la Eŭropa Centro por Modernaj Lingvoj (Graz) de la Konsilio de Eŭropo.
ETL-on subtenas naciaj kunordigantoj en pli ol kvardek landoj. Ili distribuas promociilojn kaj disfamigas la Tagon.
Fondaĵo:
Katalin Kovats, direktoro
NL-2593 RP Den Haag
Spaarwaterstraat 74
Nederlando
+31648926081
Iru al nia retejo por pliaj faktoj! Jen ligiloj pri "Eŭropa Tago de Lingvoj" (en la franca aŭ en la angla):