Esperanto-Tago 2022

Raporto de Lorenzo Noguero

Esperanto-Tago, same kiel naskiĝtaga datreveno, estas preteksto aŭ motivo (elektu laŭprefere) por celebro.

En Zaragozo, okaze de la ĉi-jara Tago de Esperanto, ni decidis proponi diversan celebron. Do, je la tago 26a de la monato 7a, ni renkontiĝis vespere (espere) je 7a horo, 26a minuto, ĉe Esperanto-monumento en centra placo nomata "Glorieta del Esperanto".

Ni volis profiti la koincidojn de du cirkonstancoj (tempo kaj spaco) kiuj estis simboloj: simbola tempo (apero de Esperanto en la monda historio) kaj simbola spaco (E-nomata kaj monumentata loko en nia urbo).

Oni parolis pri la motivo de la E-Tago, la Unua Libro (jes ja, la esperanta aventuro komenciĝis per libro, konkretigo de idealisma sento), publikigita en Varsovio la 26an de julio (la 14an, laŭ tiama julia kalendaro tie uzata) en jaro1887, en rusa lingvo sub la kaŝnomo D-ro Esperanto.


Foje oni aŭskultas, ke Tago de Esperanto estas la 15a de decembro. Sed tiu dato estas Tago de (naskiĝdatreveno de) Zamenhof aŭ Tago de Libro en Esperanto-mondo laŭ iama propono de Julio Baghy (revuo Esperanto, dec.1927).


Pri tiu Unua Libro, vere libreto (titolita "Internacia Lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro"), ni memorigis, ke estas diversaj partoj:


A) Antaŭparolo:

- Antaŭparolo 

- 6 specimenoj de tekstoj, tradukitaj (la unua, preĝo "Patro nia") kaj originalaj, prozaj kaj versaj.

- 8 slipoj kun promeso de lernado de lingvo (pri dek millionoj)


B) Plena lernolibro:

- Alfabeto

- 16 reguloj

- Vortar(et)o Esperanta-rusa (en faldfolio)


Indas substreki, ke en la antaŭparolo, Zamenhof mencias tri punktojn aŭ problemojn pri internacia lingvo. Kaj la unua estas jena: "Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante".





Krome, menciindas ke en tiu tago, matene, okazis intervjuo je 11:10 horo en "Aragón Radio" (programo "Despierta Aragón"), reaŭskultebla en interreto, farita al Lorenzo Noguero.


https://www.cartv.es/aragonradio/radio?play=podcast/125639

Iom poste, denove Lorenzo Noguero parolis pri Esperanto en Aragón Radio.

Tio okazis la 29an aŭgusto 2022, en programo "Un buen verano" (je 18 al 19 h) [de minuto 04:30 al 16:05]:

https://www.cartv.es/aragonradio/podcast/emision/un-buen-verano-de-18h-a-19h-29-08-2022