02 - Interretaj videokonferencoj

FRATECANOJ RENKONTIĜAS PER INTERRETO

Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco


La pandemia epoko pro koronaviruso daŭris ade dum 2021.

Tamen, fratecanoj renkontiĝis en interreto. Iu proponis profiti la teknikajn eblojn de nuntempa interreto kaj pretigi virtualan renkontiĝon.

Tiel, la 11an de februaro 2021 estis organizata videokonferenco en interreto per iu aplikaĵo ("jitsi") kiu permesis interparoli kaj intervidi nin facile. La prezidanto konsideris tion historia momento: "Unuafoje okazas virtuala renkontiĝo de fratecanoj. Ni inaŭguru tion je la nomo de Esperanto, "Frateco" kaj la Interna Ideo..."

Oni proponis, ke tiaj videokonferencoj okazu je la dua ĵaŭdo de ĉiu momato kaj malfermataj al ĉiu ajn interesato (kiel okazis antaŭe la babilaj renkontiĝoj en iu trinkejo).

La prezidanto komentis, ke en la nuna jaro la retejo de "Frateco", kreita en "Google Sites" devos migri al nova versio ĉar la klasika versio ĉesos funkcii. Kaj tio bezonas zorgan atenton.

Krome, de antaŭ iom da tempo, kreiĝis interreta grupo en aplikaĵoj por modernaj telefonoj. Ekzemple, en Vacapo ("WhatsApp") Santiago kreis la grupo "Fratecanoj" la 15an decembro 2019. En ĝi estis 14 membroj (en marto 2021). Tiel funkcias alia eblo por rapide interkomunikiĝi kaj sendi diversajn erojn.