Frateco: 1908 - 2008

NIA UNUA JARCENTO DISVASTIGANTE ESPERANTON



En tiu-ĉi retejo estas enmetitaj aktivaĵoj de Frateco dum pli ol ĝia unua jarcento de ekzistado, ekde ĝia fondo, en la monato julio de 1908, ĝis ĝia unua jarcentdatreveno, en julio de 2008.

Bedaŭrinde ne estas kompleta kaj sinsekva serio de proesperantaj agadoj pro manko de dokumentoj, ĉar kelkaj gravaj arkivoj estis detruitaj dum junulara agreso en la sidejo post la hispana civila milito.