2017 - La kongreso en Teruelo

PREZENTO DE LA KONGRESO EN TERUELO

Publikigita en la paĝo 11 de la bulteno nº 417 de HEF

"Boletín" (januaro-marto 2017)

La 3an de marto, la prezidanto de la LKK, Alberto Granados, kaj la prezidanto de HEF, José Antonio del Barrio, prezentis al la lokaj amaskomunikiloj la bazajn liniojn de la Hispana Esperanto-Kongreso.

La novaĵo estis publikigita en la tri ĉefaj lokaj kaj regionaj ĵurnaloj: "Diario de Teruel", "Heraldo de Aragón" kaj "El Periódico de Aragón", kaj ambaŭ estis intervjuitaj en la radiostacioj "Cadena SER" kaj "Radio Nacional de España" en Teruelo.

Anekse, la foto publikigita en "Diario de Teruel": meze Alberto Granados, prezidanto de la Esperanta Societo "Liberanimo" de Teruel, kiu organizas la 76an HEF kaj dekstre José Antonio del Barrio, prezidanto de HEF, kiu kunorganizas la eventon.

Jen aliajn sciigojn el amaskomunikiloj:

Heraldo de Aragón: el-mundo-del-esperanto-en-teruel

El Periódico de Aragón: congreso-de-esperanto-en-junio

Diario de Teruel: se-inaugurara-la-plaza-del-esperanto

Aula de esperanto 2: congreso-de-esperanto-en-teruel