2016 - Letero de Volodimir
LETERO KAJ POEMO DE
VOLODIMIR PACJURKO
verkis: Lorenzo Noguero, prezidanto de Frateco
Volodomir, la ukraina samideano kiu vizitis nin, post reveno al sia hejmo, sendis dankvortojn. Mi kopias ilin al vi. Vidu jen sekve.
El Martes 31 de Mayo de 2016, Volodimir Pacjurko escribió:
Estimata sinjoro prezidanto de E-societo "Frateco" en Zaragozo! Estimata sekretario de la societo! Estimataj membroj de la societo!
Mi volas ankoraŭfoje danki vin pro gastamo kaj atento al mia modesta persono! Mi estis ravita pri via klubejo kaj pri la laboro, kiun faras membroj de via klubo. Multon el via sperto mi penos transdoni al niaj esperantistoj. Mi deziras al vi bonan sanon, energio, senlacan aktivadon por la disvastigo kaj utiligo de la internacia lingvo. Mi invitas vin viziti nian landon, partopreni la aranĝojn, pri kiu mi vin informos.
Tutkore via Volodimir Pacjurko
Volodomir Pacjurko kaj Enrique Navarro antaŭ la enirejo
al restoracia mezlernejo "Topi" en Zaragozo.
De maldekstre dekstren: María Fernanda Ondé, la ukraina Volodimir Pacjurko kaj
Antonia Lapuerta, dum la Universala Esperanto-Kongreso en Varsovio (1987)
Krome, li akompanis poemon (datumitan je 1987) kiun mi konsideras aprezinda. Jen sube.
LETERO AL HISPANA AMIKINO
Elradiante amon, okuloj viaj brulis,
Kun la impet’ pasia, rideto delikata
Vi volis ion diri, sed trajno sin ekrulis.
Vi diris nur la frazon. Mi aŭdis ĝin, amata!
Al okcidento reloj kondukis trajnon vian,
Kaj mia iom poste ekiris orienten...
Kun akompan’ radbrua, revante ion plian,
Mi ĝuas rememorojn. Naive. Sentimente.
Naive, sentimente, ĉar jam ne juna viro.
Kvar dekoj kaj duono – ĉu l’aĝo por ekami?
Ĉar la edzin’, infanoj... Pro kio do sopiro?
Ĉar nin disigas limojn – ĉi indas tiom flami?
Naive, sentimente, banale kaj flibustre
Mi revas ion plian... Radfrapoj monotonas.
Sed kial tiel klare dirita preskaŭ flustre
La ununura frazo en mia koro sonas?
Mi revas donkiĥote, sed ne pri Dulcinea:
Mi re- kaj resopiras bruligan korpobrunon.
La korbatad’ oftiĝas kun ritmo trajn-panea,
Ĉar eĥas via frazo: „Mi sonĝos nian kunon!“.
1987