Donkiĥoto en Esperanto
ESPERANTA ELDONO (ELEKTRONIKA)
DE “DON QUIJOTE DE LA MANCHA”
LIBERE ALIREBLA
La fama libro de Cervantes aperis en esperanta traduko de Fernando de Diego en fizika eldono en 1977 publikigita de “Fundación Esperanto”. Nun, danke al diversaj volontuloj, HEF (Hispana Esperanto-Federacio) realigis la revon de bita (elektronika) eldono.
Vi povas trovi informon pri la projekto kaj la ligilojn al la verko, en la retadreso:
La verko estas libere elŝutebla el la Bitoteko, la bita biblioteko de HEF [en formato epub]:
Ĝi ankaŭ elŝuteblas [en epub aŭ pdf] el la Virtuala Biblioteko Miguel de Cervantes, la plej grava hispana institucio zorganta pri la hispanlingva literaturo en elektronika formato. La adreso en tiu ĉi retejo estas:
www.cervantesvirtual.com/obra/la-ingenia-hidalgo-don-quijote-de-la-mancha
La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha / Miguel de Cervantes Saavedra ; traduko, Fernando de Diego | Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes
Lorenzo Noguero
Prezidanto de Frateco