2016 - 76a HEK en Teruelo

76A VENONTA HISPANA KONGRESO

DE ESPERANTO EN TERUELO

verkis: Alberto Granados

Esperanto grupo "Liberanimo" de Teruelo

Publikigita en la paĝoj 10-11 de la bulteno nº 415 de HEF

"Boletín" (julio-septembro 2016)

Estu kore bonvenaj al la urbo Teruelo! Ĉi tiuj estu la unuaj vortoj kiujn vi aŭdos en la malfermo de la 76a kongreso de HEF.

HISTORIO DE NIA URBO

Teruelo estas urbeto, la plej malgranda provinca ĉefurbo de Hispanio, kaj nur enhavas 35.000 loĝantojn. La urbo troviĝas sur malgranda altaĵo, preskaŭ 1.ooo metrojn super la marnivelo, en la sudo de la komunumo de Aragono, kie la riveroj Guadalavjaro kaj Alfambro kunfluas. Tie, la iberianoj fondis lokon nomitan "Turboleta". La romia ĉeesto ne lasis remarkindajn spurojn en la urbo, krom duonsubteran akvedukton 18 kilometrojn longan en la ĉirkaŭaĵo. Ne multe ni scias pri la islamaj tempoj: la loĝ-areo estis nomita "Tirwal" sed nenio restas el ĝi.

La nuna Teruelo komencis formiĝi en 1171, kiam la aragona reĝo Alfonso la 2-a "La Ĉastulo" konkeris ĝin. Ekde tiam, Teruelo estas urbeto aragona kaj eble tro ĉasta. La kristana repopolado ebligis dum jarcentoj la kunekzistadon de tri homaj komunumoj, kristana, juda kaj islama ("mudehara"). Ĝis ilia elpelo, la judoj ĉefe laboris kiel komercistoj kaj la islamanoj sin okupis pri multaj manlaboroj, kiel dezajni kaj konstrui la belajn turojn de la urbo.

Dum la unua duono de la deknaŭa jarcento Teruelo eltenis la Napoleonan invadon kaj la Karlistajn militojn. Anstataŭe la dua duono estis periodo kun iom da prospero, kulminante en la komenco de la dudeka jarcento, kun la konstruado de modernismaj verkoj kaj la alveno de la fervojo.

Dum la Hispana Civila Milito, Teruelo estis la sola provinca ĉefurbo el la ribelita zono konkerita de la respublikana armeo, kaj poste rekuperita de la puĉistoj. La du bataloj (decembro 1937 kaj februaro 1938) estis ekstreme violentaj, kaj dispecigis en rubaĵojn la plejparton de la urbo.

La rekonstruo estis malrapida kaj doloriga, sed permesis la reorganizon de la urbo. Post la milito alvenis la popol-malkreskado: la ekonomia bazo malfortas kaj multaj junuloj elmigras al aliaj urboj por serĉi pli bonajn ŝancojn.

ESPERANTO EN TERUELO

Danke al Antonio Marco Botella ni scias ke la unua stabila grupo de Esperantistoj en Aragono estis fondita dum la jaro 1903 ĉe Albarracino, 25 km for de Teruelo. Grupo en Teruelo estis fondita baldaŭe, kiu luis lokalon en la strato San Juan.

La plej rimarkinda esperantisto kiun havigis la urbo ĝis nun estas la arkitekto Francisko Azorín, kiu naskiĝis en vilaĝo en la provinco en 1885, kaj vivis en la urbo ĝis 1912.

Antaŭ kvar jaroj, danke al la laboro de la najbara asocio "Sankta Juliano", personoj interesitaj pri Esperanto komencis kunveni. La grupo plifirmiĝis, kaj antaŭ kelkaj monatoj ni decidis krei la Esperanto-Asocion de Teruelo "Liberanimo" ene de HEF. Ni ĵus rekomencis la kurson de Esperanto en loko kiun pruntedonas al ni la "Lernejo por Plenkreskuloj" de Teruelo.

KION TROVOS LA PARTOPRENANTOJ

EN LA KONGRESO DE TERUELO?

Mi ne donos multajn detalojn pri la aĵoj el nia urbo kiujn ni montros al vi (monumentojn, pejzaĝojn...). Mi preferas instigi vin veni kaj vidi per vi mem la mudeharajn turojn, kristanajn preĝejojn kaj modernismajn konstruaĵojn. Ni montros al vi akvedukton kaj viadukton kiuj kunigis la diversajn kvartalojn de la urbo. Ni rakontos al vi pri la legendo de la Geamantoj de Teruelo kaj pri la Batalo de Teruel. Vi manĝos kaj trinkos plengustajn nutraĵojn, manĝaĵojn de paŝtistoj, trinkaĵojn de la stepo.

Teruel estas la sola provinca ĉefurbo de Hispanio kiu ne havas trajnservon ĝis Madrido. Ni kredas ke vi ŝatos Teruelon tielmaniere ke vi foriros dirante: "Kia izolita urbo estas Madrido, ĝi ne havas trajnon al Teruelo!"

Alberto Granados