2016 - Ukraina esperantisto ĉe ni

UKRAINA ESPERANTISTO ĈE NI

Volodimir Pacjurko vizitis Fratecon

Volodimir en la mezepoka "Ŝtona Ponto" sur la rivero Ebro

Fone estas la Baziliko dediĉita al la Virgulino de la Kolono

Volodomir Pacjurko, grava esperantisto de Ukrainio alvenis al Zaragozo. La mardon 26an de aprilo, je la 19a horo, li vizitis nian sidejon.

Volodimir en la salono-biblioteko de Frateco, kun kelkaj gesamideanoj.

Enrique Navarro, Antonio Marco kaj Volodimir Pacjurko en Frateco - majo de 2016.

Volodimir antaŭ unu el la bibliotekaj bretaroj.

Li estas bone konata de nia sekretario, Enrique Navarro, de Mª Fernanda Ondé kaj de Antonia Lapuerta.

De maldekstre dekstren: María Fernanda Ondé, la ukraina Volodimir Pacjurko kaj

Antonia Lapuerta, dum la Universala Esperanto-Kongreso en Varsovio (1987)

Enrique Navarro, sekretario de Frateco kaj Volodimir, en Zaragozo.

Vladimiro en la hejmo de Enrique Navarro - majo de 2016.

Jen sekve ni aldonas kelkajn sciigojn pri li el Vikipedio:

Volodimir Pacjurko (en cirilaj literoj Володимир Пацюрко), naskiĝis la 26-an de majo 1943. Li estas ukraina esperantisto kaj instruisto pri la ukraina lingvo kaj literaturo.

Li esperantistiĝis en la jaro 1957, kaj li estas ĉefe konata kiel aŭtoro de duvoluma Granda Ukraina-Esperanta Vortaro (Великий есперантсько-український словник, 2010), kiun li eldonis kune kun Eŭheno Kovtonjuk.

Li amplekse tradukas literaturon el la ukraina lingvo al Esperanto, kaj en 1991 en dek unu volumoj revivigis la historian gazeton Ukraina Stelo, en unua periodo aperinta inter 1913 kaj 1923.

Li estas honora kaj dumviva membro de Ukrainia Esperanto-Asocio. Nun li vivas en Pustomiti (Пустомити, pole Pustomyty), distrikta ĉefurbo en la Lviva provinco de okcidenta Ukrainio.