03 - Halto pro kronviruso

HALTADO PRO KRONVIRUSO

Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco

Saluton!

¡Hola! Anunciamos que se interrumpen clases y reuniones en la sede de "Frateco", siguiendo consejos relativos a la pandemia COVID-19 (enfermedad del coronavirus SARS-CoV-2).

Okaze de la eksterordinara situacio pro la malsano "COVID-19", rilate al ĉeesto (aŭ ne) en la sidejo de nia esperanta societo, ni indikas la jenon: KONVENO pri NE VENO.

Do, provizore, ni interrompos la lecionojn de la kursoj kaj la kunvenojn.

Certe, konvenas respondeco sed ankaŭ sereneco. Oni konsilas resti hejme, eviti kuniĝon en amasoj aŭ grupoj...

Kompreneble, ni povas esperantumi virtuale, legi, lerni... (sube mi indikas ligilon). Kaj se eblas, ni ne forgesu iom da bona humuro.

Antaŭ kelkaj tagoj, mi legis spritan "novaĵon":

Du kazoj de la kronoviruso en Esperantujo !!!

"Kronoviruso" [nominativo]

"Kronoviruson" [akuzativo]

Jen klariga bildo en vikipedio:

Pandemio de COVID-19 - Vikipedio

Jen ligilo al video de ĉina radio kun klarigoj pri la viruso. Kiamaniere preventi kronviruson hejme:

ĉina radio internacia

Kaj fine (laste sed ne balaste):

Jen filmeto simpla sed simpatia (farita en paragvaja urbo), kiugajnis konkurson de TEJO. Aperas Esperanto, bonkoraj homoj... Tio komunikas bonajn vibrojn... kiuj estas bonvenigaj. Jen la jutuba video:

Mia Asocio, Mia Urbo - Minga Guazú, Paragvajo - Alexandra Mendieta

Jen la rekta ligilo al video en Jutubo:

Minga Guazú - Paragvajo

Minga Guazú, Paragvajo - Alexandra Mendieta: Mia Asocio, Mia Urbo, Konekto kun Esperantaj Organizoj. Universala Esp...

Nuligita la lunda kunveno en "Frateco"

pri 100jara Gastigado de austriaj infanoj

Karaj:

Post la lastaj indikoj (dekreto de Registaro) pri limigo de movoj, ni devas lasi la kunvenon en Frateco (programita por la venonta lundo) por alia momento.

Amike, Lorenzo