01 - Feliĉan momentaron!

Lorenzo Noguero

Prezidanto de Frateco
Publikigita en la bulteno de HEF - "Boletín", nº 432- januaro-marto 2021

FELIĈAN MOMENTARON!


Jes, ja! Jaro ja estas momentaro. Eĉ jaro povus esti konsiderata kiel aro da "j": aro da monatoj, semajnoj, tagoj... momentoj...

Jaro esta tempomezurunuo, egala al rondiro de Tero ĉirkaŭ Suno. La homoj por mezuri la tempon uzis kalendarojn. "Kalendaro" devenas el "kalendo", la unua tago de la monato en la antikva romia kalendaro.

En la romia kalendaro, en la komenco (kun Romulo), la jaro konsistis el nur dek monatoj: de marto (eko de la jaro) ĝis decembro. Nur la unuaj kvar havis apartan nomon. La aliaj ses havis nomojn rilate al ordo: "Quintilis" (la kvina), "Sextilis" (la sesa), "Septembris" (la sepa), "Octobris" (la oka), "Novembris" (la naŭa) kaj "Decembris" (la deka). Poste oni aldonis kvindek unu tagojn pliajn kiuj iĝis du aliaj monatoj ("Januarus" kaj "Februarus"). Pli poste, "Quintilis" kaj "Sextilis" ricevis aliajn nomojn: "Julius" honore al Julio Cezaro kaj "Aŭgustus" honore al Oktavio Aŭgusto.

En la epoko de Julio Cezaro oni faris reformon, aldonante superjaron post ĉiuj kvar jaroj, ĉar la rondiro de la Tero ĉirkaŭ la Suno daŭris iom pli ol 365 tagoj (pli malpli 365 tagoj kaj kvarono).

La aktuala kalendaro devenas el alia reformo, farita kun papo Gregorio la XIIIa. Temis pri la fakto ke la daŭro de la rondiro ne estis ekzakte tiu starigita laŭ la julia kalendaro (La julia jaro estis iomete pli longa ol devus). Kaj dum tiuj jaroj fariĝis diferenco de 10 tagoj. Post tiu reformo, estas superjaro ĉiu jaro dividebla per kvar escepte de jarcentoj, en kiuj nur estas superjaro ĉiu jaro dividebla per 400. Por aktualigi la tiaman kalendaron, en 1582, al la (julia) ĵaŭdo 4a de oktobro sekvis la (gregoria) vendredo 15a de oktobro. Tial, Sankta Tereza mortis la 4an de oktobro 1582 kaj la sekva tago post tiu morto estis la 15a de oktobro.

Tiu gregoria reformo estis tuj akceptita en landoj kie la katolika Eklezio havis influon. En aliaj, okazis pli poste. Ekzemple, en Anglio en 1752, en Sovetunio en 1918. Tial, laŭdire Cervantes kaj Shakespeare mortis la 23an de aprilo 1616 sed kun 10 tagoj de diferenco, ĉar tiam Anglio ankoraŭ havis la julian kalendaron (laŭdire, ĉar fakte Cervantes mortis la 22an kaj la 23an estis enterigata). Kaj ekzemple, la naskiĝo de L. L. Zamenhof okazis tiam oficiale la 3an de decembro (laŭ julia kalendaro) aŭ la 15an laŭ la aktuala kalendaro.

Ekzistas diversaj tipoj de kalendaroj kaj mezuro de tempo en jaroj. Ekzemple, laŭ civilizacioj, estas diversaj kalendaroj: majaa persa, hebrea, helena, islama, ĉina... En la jaro 2021, la hebrea kalendaro iras de la jaro 5781 al 5782; en la araba, de la jaro 1442 al la jaro 1443...

Ankaŭ ekzistis diversaj proponoj pri reformo. Ekzemple, la francrespublika "revolucia" kalendaro kun kuriozaj nomoj. Kaj aperis proponoj por raciigi la kalendaron, kiel "monda kalendaro" (Marco Mastrofini / Elisabeth Achelis) aŭ "internacia fiksa kalendaro" (Auguste Comte / Cotsworth).

Laŭ aliaj kriterioj, oni povus paroli pri "eterna (aŭ porĉiama) kalendaro" kaj ankaŭ pri "minimuma kalendaro". En ĉi tiuj, pere de tabulo, oni povas kontroli la tago(j)n de la semajno kiu rilatas al iu ajn tago.

Jen du ekzemploj de "minimuma kalendaro" en Esperanto por la nuna jaro 2021. Unu estis farita de Miħaelo Rikardo Balicki kaj la alia de Zeroni Santos.

Per "minimuma kalendaro" mi deziras ke la nuna jaro estu maksimume plena je vivindaj momentoj.

Por tiuj kiuj ne scipovas la ĉinan,

klinu la kapon dekstren