1908 - 1936

KRONIKO EL LA HISTORIO DE 'FRATECO'

JUBILEA 75a datreveno: 1908a - 1983a

verkis: Antonio Marco Botella

1908

Iun tagon, dum la jaro 1908a, grupeto da elstaraj samideanoj sub iniciato de Agustín de Montagud, Rafael Benítez kaj Emilio Gastón, fondis en Zaragozo la Esperantan Societon "FRATECO". La 3an de julio estis aprobita oficiale la Statuto de la nova Centro, kies unua Prezidanto estis S-ro. Agustín de Montagud, Vicprezidanto S-ro. Emilio Gastón kaj Sekretario S-ro. Emilio Artigas. Voĉdonanto de tiu unua estraro estis la juna Miguel Sancho Izquierdo, feliĉe por ni ankoraŭ vivanta (1983), kiu, dum kelkaj periodoj de la vivo de nia Societo, tiel grave influis por progresigi ĝin.

La sidejo de nia Rondo estis en la dua etaĝo de kafejo 'Iberia', promenejo 'Independencia', ĝuste en sama loko kie nun estas la teatro 'Argensola'.

Emilio Gastón: unu el la tri fondintoj de nia Esperanta asocio

La urbo, akceptis scivoleme kiel strangetan novaĵon, la novan Societon: Esperanto, kiu estis naskiĝinta en la jaro 1887a en Centra Eŭropo, estis en tiuj malproksimaj tagoj por la tiamaj esperantistoj iom pli ol lingvo internacia, ĝi signifis pacan idealon, la tiel nomitan de ni "interna ideo", ĉar tute simple oni pensis ke "se homoj havu la eblecon priparoli siajn problemojn kaj kompreni unu la alian, malfacile militoj povus okazi". Tia estis la mesaĝo kiun la fondinto de la lingvo disvastigis kaj la esperantistaro akceptis plezure, kaj tiu sento, aperis en la publika scenejo, kiel la plej alloga motivo kiun oni proponis por altiri adeptojn. La bela utopio ne tre longe daŭris, sed la esperantistoj estis por ĉiam markitaj kiel pacemaj kaj homamaj.

1909

La 3an de marto, la tiama juna esperantisto Sancho Izquierdo prelegis en la Literatura Fako de religia Centro de nia urbo pri la temo: "Esperanto kaj Beletro", kiu tre favore eĥis en la junulara medio de niaj samurbanoj. En sama jaro, nia citita samideano kaj S-ro. Luis Jordana de Pozas, nova Sekretario de nia Centro, partoprenis en la 5a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Barcelono kiel reprezentanto de "FRATECO", kie li havis la okazon saluti kaj interparoli kun la Majstro , D-ro. Zamenhof, kreinto de la lingvo kaj lia homama mesaĝo.

prenita el http://www.eventoj.hu/bildkartoj

1910-11

Progresas Esperanto en Zaragozo. La Rektoro de la Zaragoza Universitato akceptis per afabla letero (kiun ni ankoraŭ konservas) proponon de nia Societo organizi kurson de Esperanto en tiu oficiala Centro, kiun efektive gvidis nia samideano Emilio Artigas.

Alia interesa kurso, kiun oni gvidiis en nia sidejo, estis tiu speciala por policistoj, kies profesoro estis simpatia juna samideano Juan B. Encinas, kio signifis efikan propagandon por nia afero, kiu progresas inter komprenemo, moko kaj admiro. Dume, kreskas kontentige nia anaro, precipe gejunuloj, kiuj venas kunportante grandajn dozojn da ĝojo kaj idealismo.

1912-13

Alvenis al la prezidanteco de "FRATECO" S-ro. Emilio Gastón Ugarte kaj oficis kiel Sekretario nia samideano Miguel Sancho Izquierdo. Nia Rondo okupis duan etaĝon en strato Mayor, apud strato Don Jaime, post ĵusa translokiĝo el sia antaŭa sidejo en strato Libertad.

prenitaj el http://www.eventoj.hu/bildkartoj

En la Zaragoza ĉiutaga ĵurnalo "El Noticiero", tre ofte aperis "Esperanta Fako", kiu anoncis ĉu la Esperantajn kursojn kiujn ni organizis, ĉu konvenojn, ĉu aliaĵojn pri nia Esperanta vivo. "FRATECO" vivis en tiuj momentoj optimisman periodon de progresiga evoluo: generacio de junaj homoj entuziasmaj kun niaj ideoj, venis al niaj vicoj kunportante novajn energiojn por antaŭenpuŝi nian aferon, kaj en la sceno de nia societa vivo aperis homoj kies nomoj restis por ĉiam en nia historio kiel elstaraj. Menciindaj inter ili estis: Delpón, Valero, Sorolla, fratoj Benedicto, Larruga, Lizabe, Ripoll, Arántegui, Minguillón, Sánchez Ventura, Manuel Maynar, Lorén, Luna, Modrego, kaj aliaj kies mencio farus nefineblan liston. Ili estis tiuj, kiuj aperos kiel protagonistoj de proksimaj eventoj de nia Societo; aliaj, sen grava rolo, restos fidelaj por ĉiam en niaj vicoj.

S-ro. Emilio Artigas

Modela profesoro de multaj el tiuj junuloj estis S-ro. Emilio Artigas, senlaca batalanto en instruaj taskoj dum multenombraj jaroj, pioniro senegala kaj ekzemplodona homo, kiu, en tiu jaro, gvidis duan kurson en la Zaragoza Universitato, kio donis al ni prestiĝon kaj klerajn homojn.

1914

Eksplodas la unua mondmilito. "FRATECO", kiel la tuta Esperanta movado, suferis la teruran baton de tiu kruela atenco kontraŭ la plej fundamenta rajto de la homo: la vivo. La rozkolora idealo de la esperantistoj pri paco kaj interkompreno, grave fiaskis. Esperanto malaperis en tiuj landoj konfliktantaj, kaj regresis en la nia. Nia loĝantaro, atente observis la evoluon de tiu grava okazaĵo, kiu, por komercistoj kaj por la ekonomie bonstata klaso signifis negocon; kaj por laboristoj la oportunan momenton prezenti ĉian demandon pri sociopolitikaj plibonigoj: kriza etoso regis en la homaj rilatoj, kaj terura ŝovinismo akrigis ankoraŭ pli tiun malfacilan situacion, sekve, tiaj frenezaj mondmilitaj jaroj tute ne favoris nian movadon, esence paceman, kaj "FRATECO" fakte ne progresis. Kompreneble, la pacaj idealistoj, kaj inter ili la sinceraj esperantistoj, terure suferis dum tiu militperiodo antaŭ tiu universala katastrofo: nia Majstro, tute ne povis elteni tiel kruelan baton, kaj tre baldaŭ forpasis premate de tiu tragedio.

Spiritoj superaj, kiel tiu de nia samideano Emilio Gastón Ugarte, ne nur ne rezignis sian pacan idealon, sed pruvis la altan kvaliton de sia homa sento kaj sciis reagi konsekvence. Atesto pri tiel delikata sento, estas jena mesaĝo, kiun nia Prezidanto adresis al la georfoj de tiu milito, kaj kiun ni plezure represas kiel modelon de humana idealismo:

"AL LA GEORFOJ PRO LA MILITO"

"Nun la homoj batalas.

Vi, kiu suferis perdon de familiano, ploru sed ne malamu.

Kiuj batalis kontraŭ viaj patroj, eble mortis kaj lasis orfojn kiujn vi devas rigardi kiel samsuferantojn.

Post la milito, la tuta homaro ploros. Dezirinde estas ke ĝi ne restu dividita de malbonaj pasioj. En ĉiuj landoj, ankaŭ en la via kaj en ceteraj, estas homoj, kiuj celante homan interkomprenon, etendas sian amon al la homaro tuta. Kaj tiuj homoj, la esperantistoj, volas en la nuna malĝojiga tempo sciigi vin pri sia speciala kondolenca amo al vi, la promilitaj orfoj.

Vi kreskos, kaj dum via kreskado, eble vi bezonos amon, konsolon, helpon. Se vi ne trovos facile ilin, adresu vian peton al la esperantistaro. En ĝi vi ilin trovos.

Solena atesto pri tia promeso estas tiu ĉi skribaĵo.

Je la jaro de Kristo 1914a"

Estas nenecese emfazi, la riĉan enhavon de tiel bela mesaĝo, ĉar oni povas mem percepti ĉion kio estas direbla.

1915-16

Kelkaj elstaraj membroj de "FRATECO", partoprenas en la Kongreso de Hispana Esperantista Konfederacio kaj 7a Kongreso de Kataluna Esperanta Federacio okazintaj en Reus, de la 11a ĝis la 13a de junio 1916a. Laŭ tiutempa kroniko, estis brilaj kongresoj, kiujn prezidis la Rektoro de la Barcelona Universitato S-ro. Carulla reprezentante la hispanan Reĝon kaj la Ministron pri Publika Edukado. Je la nomo de la Aragona Esperanta Federacio salutis la kongresanaron, tiel elokvente kiel kutime, S-ro. Manuel Maynar, kaj en la prezidejo estis kun la menciita Rektoro, S-roj. Gastón, Perogordo, Balsells, Grau kaj Vidiella.

Du estis la precipaj celoj de tiu hispana Kongreso: unua la enkonduko de Esperanto en la oficialajn lernejojn, permesata laŭ Reĝa Ordono publikigita de la Ministerio pri Publikinstruado la 27an de julio 1911a. Dua celo, propagando de Esperanto per ĉiuj rimedoj de la Federacioj jam funkciantaj, en niaj respektivaj regionoj, sub kunordigita projekto. Ambaŭ proponoj estis aprobitaj, kaj tuj sekve, S-ro. Grau proponis kiel Prezidanton de la Hispana Konfederacio nian samideanon Emilio Gastón, el Zaragozo, propono kiu estis aklame aprobita de la ĉeestanta kongresanaro.

La Aragona Delegacio, kiu estis en Reus tre ĝentile akceptita kaj eĉ dorlotata de niaj katalunaj samideanoj, revenis al ni kuraĝigite por daŭrigi niajn Esperantajn taskojn, kaj en kunveno okazinta en la sidejo de "FRATECO", ties komitato, decidis sendi al la organizintoj de ambaŭ Kongresoj, dankespriman mesaĝon pro tiu ĝentila akcepto kaj tiel afablaj elmontroj kiujn rivecis la Zaragozaj partoprenintoj en ambaŭ Kongresoj de Reus.

1917

Iom malfrue, sed ne pro tio malpli profunde sentita, la ekscio pri la morto de Ludoviko Lazaro Zamenhof, kreinto de nia internacia lingvo kaj ĝia homama mesaĝo, dolore trafis la membraron de nia Societo "FRATECO". Honore al li, estis organizitaj diversaj omaĝaj elmontroj. Dum kelkaj jaroj postaj, sur la nigra tabulo de unu el la ĉambroj de nia Societo kie oni instruadis Esperanton, en la ĝusta dato, aperis ĉiam, tre bele desegnita, skribaĵo de la elstara verkisto de nia beletro Julio Baghy, kiu en dramaj versoj, lakone rememorigis tiun eventon:

14 aprilo 1917

La famon brue,

nur poste malfrue,

simile el eĥo de mortkrio

mallonga sciigo alportis:

LA MAJSTRO MORTIS

Kaj estis tiel, la postaj generacioj depost tiu dato, rememoris la Majstron en "FRATECO" dum longaj jaroj.

1918

Post la militfino, la geografia kaj politika situacio de multaj eŭropaj landoj ŝanĝiĝis. Kelkaj el ili, precipe en Centra-Eŭropo, vidis ŝanĝiĝi siajn landlimojn, kaj estis invaditaj de la teruraj postmilitaj plagoj: malsato, mizero, malamo... Esperanto kiel paca movado, ankaŭ suferis en propra karno, profundajn vundojn de tiu mondmilito, sekve do ankaŭ "FRATECO"; pro tio, la esperantistoj, ĝenerale, devis rekonsideri siajn ideojn, rezoni sian idealismon antaŭmilitan, serĉi argumentojn pli praktikajn antaŭ novaj tempoj kaj renovigitaj ideoj, kaj ili venis al konkludo ke, efektive, lingvo internacia tute ne povas eviti militojn, kiel oni povis ĵus konstati, sed la neceso de lingvo internacia estis sendube nediskutebla kaj havas sennombrajn eblecojn en la internaciaj rilatoj, en la interpopola komunikado, en la interhoma solidareco, kaj tre baldaŭ oni povis konstati ke tiu pagmatisma senco de la nova sento de la Esperantismo rikoltis sukcesojn kaj montris sin la nura vojo elektinda por nia agado. Krom tiu ekstera celo, en la interno de ĉiu vera esperantisto, ĉiam vibros la paca sento de la Zamenhofa idealismo.

Konkludoj sendube necesaj, tiuj antaŭcititaj, sed ankaŭ estis necese realigi tiujn ideojn en la praktiko de nia ĉiutaga vivo, kaj en tiu de nia Societo; jen kial je la fino de tiu jaro, ĝuste la 15an de decembro, "FRATECO" kunvenis en strato Luna, 9, jam memstara, kaj elektas la societan estraron, tiel konsistantan:

  • Prezidanto: S-ro. Eusebio Senra

  • Vicprezidanto: S-ro. José Larruga

  • Sekretario: S-ro. Emilio Artigas

Aliaj komitatanoj estis: F-ino. Mari Cruz Modrego, S-roj. Benedicto, Delpón, Valero, Felipe kaj Lasheras.

Unu celo de tiu Komitato estis revigligi, post la militfino, la Esperantan movadon en nia urbo.

1919

La nova estraro de "FRATECO" impulsis denove tre energie la Esperantan movadon en nia urbo, per pli intensa propagando kaj organizado de novaj kursoj kiujn li gvidis: S-roj Manuel Maynar kaj Emilio Artigas, F-ino Modrego kaj S-ino. Carmen Palomar. En tiu ĉi lasta partoprenas multaj knabinoj, kio signifas tre efektivan propagandon por nia afero.

Paralela impulso al tiu okazinta en Zaragoza ĉe "FRATECO" okazas ankaŭ en aliaj urboj hispanaj, kaj por kunigi fortojn kaj efikigi la ĝeneralan agadon, oni projektis kaj efektivigis la Unuan Diskutan Kunvenon de Esperantistoj de Iberiaj Landoj (UDKEILO), kiu okazis en Barcelono, en junio de la proksima jaro 1920a kio fakte estis la unua Kongreso de hispanaj esperantistoj, kaj kies ĉefa organizinto estis S-ro. Rómulo Rocamora.

1920

Tiu ĉi jaro, kiu sin prezentis sub la signo de la espero en promesplena rikolto pro la laboro farita, signifis por "FRATECO" la plej malfacilan provon kaj plej grandan sukceson kiun kiel Societo devis entrepreni dum sia ekzistado. Efektive, ne multe oni devis atendi por mezuri la karatojn de la esperantisma spirito de tiu Zaragoza kolektivo kaj ties kapablo por solvi la problemojn plej komplikajn, ĉar kun la nova jaro, alvenis ankaŭ terura mesaĝo de Centra-Eŭropo petanta helpon por la infanoj.

Samideano José Larruga, kiu vivis tiujn momentojn, rakontas emocie al mi, kiel okazis tiu evento: "Je la komenco de tiu jaro oni ricevis en "FRATECO" kortuŝan alvokon de "Esperanto-Societo por Stirio" datumita la 15an de januaro en Graz (Aŭstrio) denuncantan la teruran situacion de aŭstraj infanoj kaŭzitan de la pasinta mondmilito, kaj petantan helpon por mildigi malsaton, suferon kaj mizeron de tiom da infanoj senkulpaj. En ordinara kunveno oni legis al ni, membroj de "FRATECO", tiun leteron vere impresan, kaj oni konsentis ke, pro ĝia graveco, oni devis kunvoki eksterordinaran kunvenon, kiu okazis la 9an de februaro, prezidate de S-ro. Eusebio Senra kaj kies konkludo estis:

  • Unue - Traduki hispanlingve la aŭstran alvokon kaj publikigi ĝin en ĉiu hispana ĵurnalo.

  • Due - Starigi en la sidejo de "FRATECO" respondecan komisionon kiu akceptu proponojn pri gastigado de tiuj aŭstraj infanoj, monhelpoj, kaj sugestoj diversaj tiucele.

  • Trie - Fari kurson de Esperanto por tiuj gastigantoj de aŭstraj infanoj, ĉar estis konsentite ke ankaŭ la alvenontaj infanoj devos lerni Esperanton tie, en Aŭstrio, kiel nura rimedo por ke gastigontoj kaj gastigotoj interkomprenu sin. Gvidanto de tiu kurso sin proponis kaj efektive estis S-ro. Emilio Gastón.

  • Kvare - Informi la ĉefajn provincajn aŭtoritatojn pri la afero".

"Plenuminte tiujn punktojn, informinte la aŭtoritatojn, kaj la popolon, "FRATECO" avangarde mobilizis ĉiujn fortojn, proprajn kaj eksterajn, kaj aprobis:

  • a) Estigi specialan kotizon por subteni intensan propagandon en Zaragozo, Hispanio kaj eksterlande.

  • b) Gastigi en la propra Centro aŭstran infaninon.

  • c) Daŭrigi tiun kurson por gastigontoj kaj se necese starigi aliajn.

  • d) Kontakti kun bonfaraj societoj kaj medioj nacie kaj internacie por plenumi pli efike kaj racie la solidaran celon".

"Laŭ propono de "Esperanto Societo por Stirio" oni centrigis la aktivadon de la preparlaboroj favore al la aŭstraj infanoj en Zaragoza, kie oni kreis Patronaron kies Direktoro estis la Fratecano S-ro. Emilio Gastón, kaj la ĉefkunlaborantoj estis: S-roj. Alavedra, Casasnovas, Serrat, Comella, Mañez, Ĉaler, Criach, Llorens, Camdelacreu, Belenguer kaj Aguadé, reprezentantaj ĉiu sian urbon kaj la Esperantan Centron, efike helpataj de samurbaj esperantistoj kaj aŭtoritatoj".

"Oni devis multe labori por trovi kiel eble plej grandan nombron da gastamaj familioj pretaj akcepti en siajn hejmojn tiujn geinfanojn 10-14 jaraĝajn, kiuj devus scii Esperanton por interkompreni sin".

"Multenombraj baroj devis esti venkitaj antaŭ la alveno de la unuaj aŭstraj infanoj, kio okazis la 10an de oktobro de tiu jaro mem, en Barcelono. Emocia estis la renkontiĝo de la akceptintaj esperantistoj kaj la alvenintaj infanoj, kune kantantaj la "Esperon" kun entuziasma fervoro, antaŭ la plej altaj Barcelonaj aŭtoritatoj, gastigontoj, kaj multenombraj personoj".

"La 17an de sama monato alvenis, tra Barcelono, alia transporto de infanoj destinitaj al Zaragozo, kiuj estis akceptitaj same emocie kaj entuziasme. En la Zaragoza stacidomo, la aŭstraj infanoj estis akceptitaj de la ĉefaj aŭtoritatoj urbaj kaj provincaj, Patronaro, reprezentantoj de "FRATECO", gastigontaj familioj, reprezentantoj de pluraj oficialaj lernejoj, kaj multenombraj infanoj, esperantistoj kaj granda amaso da zaragozanoj. Kun la aŭstraj infanoj venis ankaŭ samideano Karl Bartel, Direktoro en Aŭstrio de la organizado de tiu malavara entrepreno, kiu en la stacidomo, respondis al la bonvena parolado de la Reprezentanto de "FRATECO". Depost tiu momento, en nia Societo, loĝis aŭstra infanino Luise Lehner, kiu estis regalata kaj amata de ĉiuj fratecanoj kvazaŭ ŝi estis filino nia".

Simultane kiel tiuj streboj, kiuj tiom da oferoj postulis al nia Societo, kaj speciale al la kontribuo persona de S-ro. Emilio Gastón, vera heroo de tiu homama entrepreno, kelkaj el niaj plej elstaraj membroj kunlaboris en la organizado de la projektita Unua Kunveno de Esperantistoj de Iberial Landoj (UDKEILO), kiu okazis, kiel ni jam menciis, en Barcelono, de la 25a ĝis la 30a de junio, en salonoj de la Barcelona Ateneo, en tiuj de Helpo al la Nacia Laboro kaj en la Solenaĵo de la Universitato.

Partoprenis kiel Reprezentanto de la Aragona Federacio kaj de "FRATECO", S-ro. Manuel Maynar Barnolas, kiu prezidis la kunvenon kun S-ro. Rocamora, de Barcelono. La plej elstaraj esperantistoj de la diversaj hispanaj regionoj kaj Esperantaj Grupoj, intervenis dum tiuj tagoj disvolvante diversajn tezojn pri pli konvena agado kaj enkonduko de Esperanto por oficialigi ĝin, kaj kiel unigi nin. Specialan reliefon oni devas doni al la intervenoj de S-ro. Maynar, nia Reprezentanto, kiu estis plurfoje tre varme aplaŭdata. Fine, oni decidis serĉi kaj proponi projekton por unuiĝo de ĉiuj Federacioj en specifaj celoj, kaj okazigi la Duan Renkontiĝon en Zaragozo dum la proksima jaro.

1921

Ekde oktobro 1920a ĝis la 7a de aprilo de tiu ĉi jaro, estis alvenintaj ĉiuj ekspedicioj de aŭstraj infanoj gastigotaj de la esperantistoj en diversaj urboj hispanaj. La definitiva nombro da alvenintoj estis 326 infanoj, el kiuj nur unu mortis, ĉar estis de longe malsana, la aliaj videble dikiĝis, tute refortikiĝis, akirante mezan gajnon je 18 kilogramoj dum sia restado. Dume, infanino Luise Lehner, de Graz, restis en nia Klubo, zorgate kaj amate de la fratecanoj.

Inter tiuj zorgoj kaj streboj, alvenis la momento kiam oni devis okaziĝi la "Duan Kunvenon de Esperantistoj de Iberiaj Landoj", kiun oni konsideros pli poste kiel Duan Hispana Kongreson de Esperanto.

Sufiĉe antaŭtempe, la preparlaboroj kontentige progresis gvidate de Organiza Komitato konsistanta el elito de fratecanoj kaj samregionaj esperantistoj: Manuel Maynar, Emilio Gastón, Delpón, David Maynar, Senra, Loré, fraŭlinoj Mª Luz Modrego kaj Tomás, samideanoj Larruga, Maraury, Mangada, Belenguer, Martín kaj aliaj. Paralelan helpan laboron faris la barcelonanoj Rocamora, Gorgues, Serrat, Mayol kaj aliaj, kies kolektiva klopodo ebligis tiun historian Kongreson, kiu okazis en Zaragozo, de la 26a ĝis la 29a de majo.

Estis elektitaj por prezidi la laborkunsidojn S-roj. Maynar kaj Gastón, kaj oficis kiel Sekretario Gorgues, kunhelpante en organizaj taskoj Llano, Larruga kaj F-inoj Tomás kaj Modrego.

En la impona kadro de la Provinca Muzeo oni aranĝis belan Ekspozicion de Esperantaĵoj, kiu altiris la atenton kaj admiron de multenombraj zaragozanoj kiuj vizitis ĝin. Prezidis la inaŭguron de tiu Ekspozicio Profesoro Sancho Izquierdo, kun Rocamora, Delpón kaj Gastón, kaj estis tiu ĉi lasta kiu faris paroladeton por prezenti ĝin.

En salonoj de la Zaragoza Ateneo malfermis oficiale la Kongreson, la urbestro de Zaragozo, hispanlingve, kiu promesis moralan helpon al nia afero kaj esprimis al ĉiuj kongresanoj, bondezirojn kaj sukceson. Tuj sekve, salutis la Kongreson, reprezentantoj de ĉiuj Federacioj, Grupoj, Societoj kaj Delegitoj de multenombraj urboj: Jaca, Jerez, Mallorca, Huesca, Tarrasa, Gerona, Madrid, Manlleu, Barcelona, Bilbao, Valencia, Baracaldo, Santander, Vich, Córdoba, Sabadell kaj aliaj.

Temoj debatitaj en tiu ĉi Kongreso estis: la enkonduko de Esperanto en oficialajn lernejojn, kiu estis prezentita de S-ro. Artigas de Zaragoza; la konsidero de Esperanto kiel sola lingvo, kiun prezentis J. Serrat, de Barcelono, temo konfliktema kiu estis tre arde debatita; kaj fine, propono pri unuiĝo de ĉiuj Federacioj kaj Grupoj en landan Konfederacion.

Konkludo de tiu ĉi Kongreso, laŭ propono de samideano Julio Mangada estis:

  • Unue - Nomi definitivan komitaton por organizi la Konfederacion de Iberiaj Esperantistoj.

  • Due - Restigi dum ĉi jaro la nunajn organizaĵojn, tiaj kiaj ili estas nun, sed kunlaborantaj aktive ĝis la proksima Kongreso en Madrido, kie oni starigos la Konfederacion.

  • Trie - La Komitato konsistos el samaj personoj kiuj organizis la Zaragozan kongreson.

Ankaŭ estis interesaj en tiu ĉi Kongreso la brilaj paroladoj de elstaraj oratoroj: paroladis S-ro. Julio Mangada (kiu reprezentis ankaŭ la Ministron pri Defendo), pri la temo: "Rilatoj inter la popoloj de la antikveco ĝis nun. Solvoj diversaj. Sola sukcesanta solvo per Esperanto", kiu estis tre varme aplaŭdita.

Alia oratoro estis nia ŝatata samideano kaj fratecano Profesoro Miguel Sancho Izquierdo, de la Zaragoza Universitato, kiu paroladis pri la temo: "Esperanto kaj efektivigo de universala Juro", kiu elokvente elmontris per solidaj argumentoj ke la Juro estas unu sola kaj sama ĉiam kaj ĉie, kaj Esperanto la nura ilo kapabla por efektivigi la unuecon de la Juro. Li estis entuziasme aplaŭdita.

La temo "Teorio pri pozitivaj kaj malpozitivaj fortoj socie kaj ekonomie konsiderataj" estis scienca kaj profunda kaj altiris la atenton kaj intereson de la ĉeestantaro.

La 29an de majo, je la dekunua horo, okazis la ferma kunsido, kiun prezidis lia Rektora Moŝto de la Zaragoza Universitato S-ro. Ricardo Royo Villanova, kiu ravis al la ĉeestantoj per belega parolado laŭdanta la altajn kvalitojn de Esperanto, "precipe kion Esperanto enhavas, la forton kiu sukcesigas ĝin ĉie: la internan ideon".

Belega broĉo kiu fermis tiel admirindan Kongreson, ĉiam menciitan kiel modelon pri organizado kaj brilaj rezultoj.

Ankoraŭ tiu jaro alportus al ni ĝojojn kaj malĝojojn atentindajn: en monato julio forpasis la entuziasma kaj klera samideano David Maynar, filo de nia eksprezidanto S-ro. Manuel Maynar, tiama delegito de U.E.A. en Zaragozo, tutbrila junulo kies kompetenteco kaj aktivado en nia Centro, estis firma espero pri promesplena estonto por "FRATECO" kaj la hispana esperantismo.

En monato oktobro, okazis en Gerona la 9a Kongreso de Kataluna Esperantista Federacio, kiun partoprenis nia samideano S-ro. Emilio Gastón kiel reprezentanto de "FRATECO". Mi ne povas eviti la tenton kopii peceton de kroniko pri tiu evento, verkita de samideano F. Piñol kaj publikigita en esperanta gazeto:

"Je la 16a horo aperis en la laborkunsido nia karega aragona samideano, vera patro de la aŭstraj infanoj gastigataj en Hispanio; S-ro. Emilio Gastón, advokato el Zaragozo, kiun mi salutas tre kore per tiu ĉi raporteto. Certa mi estas, ke li neniam estis aŭdinta aplaŭdadon tian, kian okazigis la Prezidanto de K.E.F. prezentante lin al la Kongreso. Li salutis je la nomo de aragonaj samideanoj, kaj la emocio sentata de tiu grandanima aragonano preskaŭ malpermesis al li fini la saluton".

Kiel vi povas konstati, jaro riĉenhava por "FRATECO", ombroj kaj lumoj en la vivo de nia Societo, laŭ la vivo mem estas.

1922

La aŭstraj infanoj restis en Hispanio minimume unu jaron. Iom post iom ili foriris, escepte de 29 infanoj, kiuj laŭ propra deziro kaj ankaŭ de iliaj respektivaj gastigantoj, restis definitive en nia lando. Je la 21a de julio de tiu jaro, foriris la unua ekspedicio de Barcelono al Aŭstrio, ilia lando, post la plenumiĝo de nia homama celo. Emocia estis la ekvetura momento, kvazaŭ temus pri familia disiĝo.

Ne, ne estis favora por ni tiu ĉi jaro: denove milito, la maroka milito bremsis iamaniere la malvolvon de nia movado en nia lando kaj en nia urbo. La Kongreso de la hispana esperantistaro kiun oni projektis en nia urbo por okazigi ĝin en Madrido - El Pardo tiun ĉi jaron, tute fiaskis. S-ro. Benigno Luna, kiu pli poste estis Prezidanto de "FRATECO" kaj en tiu momento loĝanta en Madrido, rezignis organizi ĝin antaŭ tiom da malhelpoj kaj malfacilaj cirkonstancoj kiu baris la unuajn demarŝojn, kio devigis la landan komitaton komisii al la Orienta Federacio organizi ĝin en Valencio, sed jam printempe de jaro 1923a.

1923

Ankaŭ malbona jaro por nia Societo: apenaŭ Esperanto interesas la zaragozanojn. La politika kaj socia situacio de nia lando grave influas en tiu pesimisma sinteno.

Dum somero de tiu jaro, foriris la lastaj aŭstraj infanoj kiuj ankoraŭ restis ĉe ni kiel rezulto de tiu solidara operacio kiu tiel multe levis la prestiĝon de "FRATECO".

De la 17a ĝis la 20a de majo okazis en Valencio la IIIa Kongreso de la hispana esperantistaro honore prezidate de Lia Reĝa Moŝto Alfonso la XIIIa. Prezidanto de tiu Kongreso estis S-ro. Luis Jordana de Pozas, aragonano, kaj unu el la fondintoj de "FRATECO", en tiu momento loĝanta en Valencio, kaj ankaŭ Prezidanto de la Orienta Federacio.

Estis diligenta kaj konstrua Kongreso, kiu strebis la difino kaj amplekso de la diversaj Federacioj, kaj skizis preskaŭ kompletan Regularon administrontan la Konfederacion: sumo de unuigitaj Iberiaj Federacioj, ĉar ĝi inkluzivis ankaŭ la portugalojn.

Ni estis reprezentitaj de S-ro. Manuel Maynar, unu el la plej elstaraj kaj reprezentecaj figuroj de la hispana esperantistaro, kiu kunigis al sia granda elokvento la efikon por resumi kaj rapidigi la solvon de la plej malfacilaj problemoj.

Fine, oni decidis okazigi la proksiman Kongreson en Bilbao, somere de la proksima jaro 1924a.

1924

Ankoraŭ ne favora jaro por nia afero. La diligento kaj entuziasmo de la fratecanoj tute ne atingis veki la atenton de niaj samurbanoj pri Esperanto.

De la 19a ĝis la 22a de junio de tiu jaro okazis en Bilbao la IVa Kongreso de Iberiaj esperantistoj, kiun prezidis la hispana Reĝo en la honora kadro. Ni estis denove reprezentitaj de S-ro. Manuel Maynar.

Kongresa glumarko eldonita kadre de la

"Dua Kongreso de Iberial Geesperantistoj"

Dum la laborkunsido, la teksto kiun oni pretigis en Valencio kiel regularon de la Konfederacio, estis aprobita, kaj tuj akceptita de ĉiuj Federacioj. En la kadro de tiu Kongreso okazis ankaŭ Literatura Konkurso, kies unua premio estis por S-ro. Joseph Berger ĉekoslovako loĝanta en Córdoba; kaj dua premio por S-ro. Luciano Bedarona, de Bilbao.

Oni decidis okazigi la proksiman Kongreson en Córdoba, kio entuziasmigis al niaj andaluzaj samideanoj.

1925

Nia samideano Emilio Gastón Ugarte forpasis. Fondinto de "FRATECO", dum longaj jaroj Prezidanto de nia Societo kaj aliaj komitataj postenoj, li estis ja kompetenta esperantisto, vera pioniro de nia movado en Zaragozo, senlaca batalanto kaj entuziasma fervorulo, lia nomo estas intime ligita al la vivo de "FRATECO", kiun li reprezentis, donante al ĝi la propran brilan personecon. Li prezidis la Patronaron por akcepti en la tuta Hispanio la aŭstrajn infanojn, kaj devis superi vere malfacilajn barojn por sukcesigi tiel malfacilan entreprenon.

Nia karmemora Valencia samideano Luis Hernández, verkis pri li jenajn pensojn, kiujn mi plenplene subskribas hodiaŭ:

"Dum la heroa epoko de Esperanto en Zaragozo, S-ro. Emilio Gastón bone konsciis pri la tasko farota; feliĉe, li posedis la plej necesajn kvalitojn por la gvida rolo: ĉar li estis delikata spirito, inteligenta homo, fervora samideano kaj lerta organizanto. Lia granda kaj rimarkinda elstareco havas do klarajn trajtojn de alta simbolo, per kiu la junaj promocioj de pacaj batalantoj, en oferoj kaj klopodoj, tra dorna tereno, pionire trabatante kun gaja eltenemo la vojon, sur kiu jam pli sekure kaj firme hodiaŭ ni marŝas".

La perdo de nia samideano Emilio Gastón, estis terura bato por nia Societo, kiu sin nutras de puraj idealistoj, kaj li estis unu el tiuj. Ke li pace ripozu!

La nacia kongreso okazis en Córdoba, de la 10a ĝis la 12a de majo. Dum tiu Va Kongreso, oni petis al la Registaro kaj atingis, akcepti oficiale Esperanton kiel klaran lingvon por telegramoj.

"FRATECO" estis reprezentita en tiu tutlanda kunveno, de S-ro. Manuel Maynar kaj ankaŭ de lia filino Sara Maynar.

Oni decidis ankaŭ, okazigi la venontan Kongreson en la ĉefurbo, Madrido.

1926

Esperanto ekviglas denove en Zaragoza ĉar "FRATECO" propagandas ĝin efike kaj fervore: oni starigis novajn kursojn en nia Centro. Nia Prezidanto M. Maynar prelegis en Huesca en mitingo kiun prezidis la provincestro, ankaŭ esperantisto, pri kiu tre favore parolis la Zaragozaj kaj Huescaj ĵurnaloj.

La VIa Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Madrido, kie oni starigis nacian komitaton, ne federacian sed bazitan en tutlanda asocio. Tiu sistemo, tute ne kongrua kun la federacia strukturo de nia movado estis, laŭ nia aragona vidpunkto, grava eraro, kiu malfaciligis la evoluon kaj unuiĝon de la diversaj Federacioj kaj Grupoj. Tiel naskiĝis la Hispana Esperanta Asocio, kies unua Prezidanto estis Moŝta S-ro. Carlos Mª. Cortezo.

"FRATECO" ne akceptis tiun Asocion, kvankam faris sian eblon por ne rompi, momente, nian tutlandan unuiĝon, pro tio preparis novan projekton por solvi la aferon kontentige.

1927

Fruktodona jaro por Esperanto en nia urbo, do ankaŭ por "FRATECO", kiu iom post iom plifortiĝis.

Okaze de la Zaragozaj festoj omaĝe al Virgulino Pilar, "FRATECO" organizis gigantan Renkontiĝon de esperantistoj de ĉiuj la hispanaj regionoj, dum la 20a, 21a kaj 22a de majo, kio efektive okazis en nia urbo en la indikitaj tagoj. Oni atingis interesan fervojrabaton, kaj multenombraj gesamideanoj venis al nia urbo. Oni okazigis laborkunsidon, kie estis konsentite partopreni amase en la proksima Kongreso de Seviljo, kiu devos okazi en la jaro 1928a, kaj oni emfazis pri la neceso de nia unuiĝo. "FRATECO" invitis la alvenintajn samideanojn al la diversaj programeroj de tiuj festoj, kaj ĉiuj kune celebris la kunrestadon per pompa bankedo en "Círculo Mercantil" (Komerca kaj Industria Centro) unu el la plej gravaj de nia urbo kaj en centra loko, kio signifis propagandan fakton favoran por nia afero.

1928

Nia urba movado revigliĝis per renovigitaj impulsoj de niaj veteranoj kaj de novaj batalantoj de "FRATECO". Kvar kursoj komenciĝis en tiu lernojaro kiujn gvidis S-roj. Artigas, Lorén, Gracia kaj Carnicer. Krom tiuj, nia nelacigebla pioniro S-ro. Manuel Maynar gvidis kurson en sia propra hejmo, samideano Gastón (filo de nia fondinto) gvidis alian kurson por skoltoj, kaj S-ro. Orós alian kurson specialan por poŝtaj kaj telegrafaj oficistoj.

  • La nova estraro de "FRATECO" en tiu jaro estis:

  • Prezidanto: S-ro. Manuel Maynar Barnolas

  • Sekretario: S-ro. José Orós Gimeno

  • Aliaj komitatanoj estis: Achón, L'Hotellerie, Carnicer, Artigas, Larruga, Sara Maynar, Espiago, Rafael Gastón kaj Lorén.

Impresa estis, la grandioza Esperanta mitingo okazinta en salonoj de "Círculo Mercantil" (Komerca kaj Industria Centro) kiun partoprenis pli ol milo da personoj. Prezidis ĝin la Zaragoza urbestro S-ro Allué Salvador kun nia Prezidanto S-ro. Maynar, tiu ĉi lasta prezentis la oratorojn: unue salutis delegitoj de diversaj hispanaj urboj, speciale invititaj de "FRATECO". Poste parolis S-ro. Luis Legaz, studento, kiu emfazis la facilecon de Esperanto por studentoj kaj la urĝan neceson solvi kiel eble plej baldaŭ, la problemon pri lingvo internacia. Sekve S-ro. Achón, paroladis pri la amplekso kaj graveco de la nuntempaj sociopolitikaj internaciaj problemoj kaj la nepra neceso de lingvo internacia por solvi ilin racie kaj tute neŭtrale. Tuj sekve, paroladis S-ro. Manuel Marín, redaktoro de "El Noticiero", ĉiutaga Zaragoza ĵurnalo, kiu konstatigis la utilon de Esperanto koncerne Turismon, kaj kiel helaj sin prezentas por la Esperanto-parolantoj la eksterlandaj turismaj vojaĝoj. Fine, S-ro. Miguel Sancho Izquierdo, Profesoro de la Zaragoza Universitato, atentigis pri la malamo nun ekzistanta inter popoloj, precipe pro diverseco de lingvoj kaj ne rektaj dialogoj, kiuj kaŭzas malkomprenojn kaj tute ne permesas al la diversaj popoloj havi la necesan scion pri ili por adekvate solvi ilin.

Fermis la propagandan mitingon la urbestro de Zaragozo, kiu elokvente substrekis la meritojn de Esperanto kiel supera intelekto-esprimilo, kaj evidentigis la similecon inter la obstino de esperantistoj kaj tiu sama persista virto kiu karakterizas la aragonulojn. Li dankis la organizintojn, ĉar ili koincidigis ĉi tiun festparoladon kun la festodato omaĝe al nia fama pentristo Goya, "la eminenta aragonulo kiu mirinde esprimis la internacian lingvon de la koloro".

Memorinda tago por nia afero, kiu evidentigis la progreson de nia kaŭzo en nia urbo.

Kiel parton de sama propaganda kampanjo, oni devas ankaŭ mencii kiel efikan kaj interesan, la prelegon de la Vicprezidanto de "FRATECO" S-ro. Achón en la sidejo de la Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj. Ankaŭ, nia Vicprezidanto, vizitis Ejea de los Caballeros, kaj en laborista Centro prelegis pri Esperanto.

Konsekvence de tiu aktivado supre menciita, en la urbo kaj provinco, novaj kaj novaj adeptoj venis al niaj vicoj: dekdu kursoj estis gviditaj tiun jaron en Zaragozo, ok en "FRATECO", nia propra sidejo, kaj kvar en aliaj Centroj; la cifero de niaj membroj triobliĝis, la Zaragozaj ĵurnaloj tre ofte parolis pri nia afero, kaj la Urbestraro mem rajtigis nian Societon "FRATECO" oficiale uzi la ŝildon de nia urbo.

Okazis ankaŭ en tiu jaro, la VIIa Hispana Kongreso de Esperanto, en Sevilla (Seviljo), sub honora prezido de la hispana Reĝo, de la 5a ĝis la 9a de novembro. Reprezentis Aragonon la Prezidanto de "FRATECO" S-ro. Maynar, kaj kun li, S-ro. Artigas, kiu reprezentis Huesca-n. Andaluzio estis reprezentita de S-ro. Azorín; Asturio de S-ro. E. J. de Castro; Kastilio la Nova de S-ro. Benigno Luna; Kastilio la Malnova de S-ro. V. Girau; Katalunio de S-ro. Rocamora; Ekstremaduro de S-ro. F. Redondo; Galicio de S-ro. Andrés Castro; Leono de S-ro. Filemón de la Cuesta; Valencio de S-ro. A. Pico; Vaskonio de S-roj. E. Lunate kaj L. de Otaola; Balearaj Insuloj de S-ro. J. Barceló; Kanariaj Insuloj de S-ro. A. Llinas, k.t.p.

La Kongreso, tre brila, estis prezidita de altaj aŭtoritatoj naciaj, provincaj kaj lokaj, kaj dum ĝi, la valencia samideano Francisco Mañez ricevis de generalo Carlos de Borbón, kiel reprezentanto de Lia Reĝa Moŝto, la Medalon de la Laboro.

Brila estiis ankaŭ la Internacia Literatura Konkurso, kies unua premio estis por S-ino. Catharina Vermeer, de Nederlando; kaj la dua premio por F-ino. Hilda Dresen, de Estonio; kaj tiel ĝis dek temoj kun la koncernaj premioj.

Vicprezidantino de tiu Kongreso de Sevilla (Seviljo) estis, la fratecanino sara Maynar, kiu en tiu momento tre aktivis en nia Centro kaj apartenis al nia estraro. La pritraktitaj temoj, sufiĉe gravaj kaj interesaj por nia movado, bedaŭrinde la decidojn ne kulminis la bonan laboron faritan. Fine oni elektis Oviedon kiel Kongresurbon por 1929a.

1929

"FRATECO" vivis optimismajn momentojn: en la pasinta jaro estis la plej alta nombro de membroj kiun oni konis iam en la Societo, sekve la ekonomia situacio de nia Centro pliboniĝis kaj iamaniere manifestiĝis en pli efika propagando pro dispono de efektivaj rimedoj. Novaj kaj novaj lernantoj venas al nia sidejo celante koni la lingvon, kaj novajn kursojn oni devis nepre organizi por komplezi tiom da personoj kiuj deziris lerni ĝin. Inter tiuj, unu specialan por fraŭlinoj, kaj estis elstara tiu kiun gvidis S-ro. Orós per korespondado, por instruistoj.

Kompreneble, ankaŭ ne mankis problemoj: la sidejo malgrandiĝis samritme kiel kreskis la anaro: la junuloj pretendis ŝanĝojn: pretigi novajn strukturojn kaj sistemojn en la kunvivado de "FRATECO" laŭ pli moderna stilo, starigi tiajn fundamentajn liberojn pri kunvivado, kongruajn kun la tiamaj tempoj, ne nur en la vivo de la Societo sed ankaŭ en la Regularo kaj en la malvolvo de proksima estonteco; male, la veteranoj, kaj preskaŭ ĉiuj komitatanoj, inter ĉi tiuj la Prezidanto, deziris konservi ĉion tradicie, kiel ĉiam. La interna malkonsento de tiuj du fluoj de opinioj kontraŭaj, rapide kondukis al la dividiĝo, kaj la definitiva solvo konsistis el tio ke, atentinda grupo de samideanoj forlasu "FRATECO" kaj fondis novan Esperantan Grupon: "Zaragoza Esperantisto", kies unua Prezidanto estis S-ro. José Carnicer, (ekskomitatano de nia Societo), kaj Sekretario S-ro. Luis Campos, kursgvidanto ankaŭ en nia Centro.

Vere interesa ankaŭ estis en tiu jaro, la prelego farita en nia urbo pri Esperanto, de S-ro. Adalberto Smitt, holandano, kiu trairis nian landon propagandante tutmondan unuiĝon. Tiu prelego estis resumita de la urbestro de Zaragozo kiu prezidis la publikan kunvenon.

En monato septembro, de la 14a ĝis la 18a okazis la VIIIa Hispana Kongreso de Esperanto, organizita de la Astura Federacio en Oviedo, sub la honora prezidanteco de Lia Reĝa Moŝto Alfonso la XIIIa. En la kadro de tiu Kongreso oni organizis ankaŭ Internacian Ekspozicion de Slojdoj, kun Esperanta Fako, kiun partoprenis 18 landoj.

La Delegacio de "FRATECO" en tiu Kongreso estis prezidita de S-ro. Manuel Maynar kiu, plurfoje, intervenis en la diversaj programeroj tiel sukcese kiel kutime. En la Ĝenerala Kunveno, oni decidis "rajtigi la Grupon "FRATECO" de Zaragozo por ke ĝi, akceptante kaj kunigante sugestojn de ĉiuj esperantistoj de nia lando, ne konsiderante ĉu ili apartenis aŭ ne al H.E.A., ellaboru projekton pri reorganizo de H.E.A. kaj adekvata Regularo, kaj prezentu ĝin en la proksima Kongreso".

Tiu grava decido de la hispana esperantistaro, ŝarĝis sur la ŝultrojn de la zaragozanoj de "FRATECO" tre gravan respondecon. Estontaj eventoj elmontros ke, ne sufiĉas laboro kaj respondeco kiam netoleremo bremsas la bonan volon.

1930

Malgraŭ dividiĝo de nia anaro, ĉar multaj estis la samideanoj kiuj enviciĝis en la novan Centron "Zaragoza Esperantisto", nia Societo "FRATECO" daŭre kreskis kaj arde strebis batalante por nia afero en ĉiuj frontoj: Nacie, oni redaktis iom post iom la Regularon kiun oni prezentos en la proksima tutlanda Kongreso por eventuala aprobo, laŭ decido de la hispana esperantistaro en la Kongreso de Oviedo. En nia urbo, novaj kursoj subtenis niajn bezonojn, prestiĝon kaj nombron en alta nivelo. Elstara kaj efika tiu kurso de S-ro. Orós por poŝtaj kaj telegrafaj oficistoj kiu, precipe en la Aragona regiono, starigis gravan reton de novaj esperantistoj en multenombraj urboj kaj vilaĝoj de nia geografio.

Interesa kaj atentinda estis, propaganda festo okazinta en salonoj de "Casino Mercantil" (Komerca kaj Industria Centro) organizita de "FRATECO" sub prezido de S-ro. Maynar kaj de la generalestro de la Regiono, kun plej altaj aŭtoritatoj provincaj kaj lokaj. La Prezidanto de "FRATECO" prezentis la oratoron S-ro. A. Giménez Mora, organizinto de la VIIIa Kongreso de Esperanto en Oviedo, kiu priskribis la idealisman karakteron de Esperanto, la altmoralajn filozofiajn ekzemplojn de la internacia lingvo, kaj fine anoncis la someran kurson de Esperanto protektitan de nia grupo "FRATECO" de Zaragozo. S-ro. Giménez Mora impresis tre favore la ĉeestantaron per belega filmo pri la Kongreso de Oviedo kaj vidindaĵoj de Asturio.

Vera sukceso do por nia afero, tiu propaganda festo, pri kiu skribis laŭde ĉiuj la Zaragozaj ĵurnaloj.

1931

En monato aprilo aperis en Zaragoza bulteno redaktata, precipe de membroj de "FRATECO" kaj kies nomo estis "Progreso Esperantista", kiel oficiala organo de Hispana Esperanta Konfederacio, kies sidejo estis strato Roda, 14-16, sidejo ankaŭ de nia Societo.

"FRATECO", kiu ricevis de la pasinta Hispana Kongreso de Oviedo la rekomendon prepari projekton de Statuto por asociigi la tutan hispanan esperantistaron, konsultinte ĉiujn dokumentojn tiurilatajn post la jaro 1916a kiam en Reŭs oni nomis nian samideanon Emilio Gastón kiel provizoran Prezidanton de Hispana Konfederacio, kaj ankaŭ post konsulto al diversaj Federacioj, konsideris alveninta la momento por starigi oficiale tiun Konfederacion kaj proponi al ĝi la Statuton kiun ni ĵus preparis.

La fondo de tiu nacia Esperanta organizo okazis la 31a de januaro de tiu ĉi jaro, en Zaragozo, kiel rezulto de kunveno de la Orienta Federacio, tiu de Asturio kaj la Aragona, kiujn reprezentis S-roj. Andrés Piño, Antonio Jiménez kaj Manuel Maynar. Ili decidis prepari nacian kunvenon de ĉiuj hispanaj Federacioj por oficialigi tiun organizon kaj eldoni kiel informilon "Progreso Esperantista", kies celo devus esti disvastigi la ideon pri la neceso de tiu komuna projekto.

La unua numero de tiu presaĵo esprimis en sia ĉefartikolo la celon jam menciitan.

La dua numero, klarigis la motivojn kiujn impulsis nin fondi la Konfederacion, kaj publikis la Statuton, kiu post sankcio de ĉiuj Federacioj devos regi ĝin.

Tria numero, emfazas la neceson pri unueco en la diverseco de ĉiuj hispanaj esperantistoj de la diversaj Regionoj, ĝis tiu momento jam akceptita de Aragono, Asturio, Valencio, Katalunio, Vaskio kaj promesis tujan aliĝon ankaŭ Andaluzio.

Kvara numero, pritraktis la temon pri renoviĝo de la Esperanta Movado, en kaj ekster nia lando, kaj ĝia adekvateco al la aktuala nuntempo.

Kvina numero, esploris pri la problemoj de la interna malkonsento de la hispana esperantistaro.

Sesa numero, informas pri kunveno de Delegitoj de diversaj hispanaj Federacioj, kiuj aprobis la Statuton kiu provizore funkcios en la Hispana Esperanta Konfederacio, kaj la decido por ke Zaragozo estu la sidejo dum du jaroj de la Konfederacio, kaj la Aragona Federacio estru ĝin dum tiu tempo. Laŭ propono de S-ro. Alberich, Prezidanto de tiu historia kunveno, oni elektis la koncernan komitaton kiu konsistis el S-ro. José Orós kiel Prezidanto, Emilio Bruquetas kiel Sekretario, S-ro. Ramón de Salas kiel kasisto, ĉiuj ili el Aragona Federacio, Voĉdonantoj estis: S-ro. Alberich de la Kataluna; generalo Elizaicin de la Orienta, kaj S-ro. Luis García de la Astura Federacio.

Paralele je tiu laboro kiun malvolvis la fratecanoj sur la nacia kampo, nia Societo "FRATECO" ankaŭ strebis por progresigi nian societan organon: "NIA VIVO", kiu aperis en monato julio, redaktata tute en Esperanta lingvo, ĉiumonate, kaj sub iniciato de samideano Floría. Redaktoroj estis: Maynar, Achón, Artigas, Orós, Salas, Bruquetas, Gastón, Etayo, Larruga kaj la menciita Floría.

La unua numero estis dediĉita al la fondintoj de "FRATECO": Montagud, Benítez kaj Gastón.

Nia monata bulteno "Nia Vivo", ludis tre gravan rolon en nia Aragona Movado ĝis la jaro 1936a, kiam okaze de nia civila milito devis malaperi. Dum tiu jaro 1931a, aperis ses numeroj, kies ĉefaj artikoloj, laŭ mia modesta kriterio estis:

  • En la unua numero tiu de S-ro. Emilio Artigas pri Moraledukado.

  • En la dua numero mi substrekis tiujn de Rafael Gastón pri nia loka movado, kaj alia de Ramón de Salas pri Aragono kaj dezertaj regionoj.

  • La tria numero estis devige funebra: nia samideano Floría, komitatano de "FRATECO" sub kies iniciato estis kreita "Nia Vivo" mortis pro akcidento la 31an de aŭgusto, dum pafado inter strikantoj kaj policistoj en nia urbo: estis kuglovunditaj pluraj preterpasantoj, kaj unu el ili estis samideano Floría, kiu mortis preskaŭ subite. Nia juna samideano, estis entuziasma fervorulo, li vizitis ĉiutage nian Centron, kaj laboris senhalte kun optimismo kaj inteligento. "FRATECO" perdis tiel, unu el siaj plej bonaj batalantoj tiutempaj.

  • Kvara numero aperigis kiel plej interesan sciigon, la aprobon de la Statuto de Hispana Esperanta Konfederacio, kaj starigon en Zaragozo dum du jaroj, de la oficiala sidejo de la hispana organizo, kies unuajn postenojn okupis pluraj fratecanoj.

  • La kvina numero aperigis interesan intervjuon de S-ro. Larruga al la tiama Prezidanto de "FRATECO" S-ro. Manuel Maynar. Interesa ankaŭ en tiu novembra numero, la anonco de pluraj kursoj en nia sidejo: por virinoj, gvidataj de fraŭlinoj Salvo kaj Casasnovas, por viroj, de S-ro. Artigas, kaj alia speciala per korespondado gvidata de S-ro. Orós. La intereso de tiu anonco estis en la fakto nediskutebla kiu spegulis ke "FRATECO" ne nur gvidis la nacian movadon kaj redaktis sian organon, sed ankaŭ gvidis kaj redaktis la proprajn, sen forgeso de la instruaj taskoj kaj kromaj aktivadoj.

  • La sesa numero de monato decembro aperigis kiel plej elstaran artikolon: "Ne plu latinlingvo sed Esperanto" de Ramón de Salas, kaj ankaŭ belegan poezion de Vicente Inglada.

Tre kompleta, la aktivado de "FRATECO" dum tiu jaro, tre grava la protagonismo de la zaragozanoj kiuj evidentigis fortn, kapablon, kaj fervoro por nia afero.

1932

En la sidejo de "FRATECO", strato Roda, 14-16, funciis ankaŭ, kiel ni jam menciis, la estraro de Hispana Esperanta Konfederacio, kiu publikigis en tiu jaro kelkajn numerojn de sia organo "Progreso Esperantista". La aprila numero denuncas la intencon de certaj esperantistoj okazigi en Madrido kunvenon por starigi alian nacian Esperantan organizon. Efektive, en la bulteno de monato julio oni jam anoncas kiel en tiu kunveno, ankaŭ difinita kiel Kongreso, oni kreis tiun novan organizon, kies nomo estis "Hispana Esperanta Asocio", kiu provizore jam ekzistis ekde la jaro 1926a, tute same kiel provizore ankaŭ ekzistis la Hispana Esperanta Konfederacio ekde la jaro 1916a, kiam okaze de la VIIa Kataluna Kongreso kaj la Hispana, estis elektita S-ro. Emilio Gastón kiel unua Prezidanto, kiel ni jam rakontis oportune. Tamen mi absolute ne volas pridiskuti la temon pri la praveco de unu aŭ alia el tiuj organizoj; se mi aludas ilin tio estas ĉar faktoj kaj eventoj tiutempaj miksiĝas kun la vivo de "FRATECO", do laŭ tiu linio mi pene aludos ilin.

Kaj dum tiu nacia kverelo de la hispanaj esperantistoj arde furiozis kaj dividis niajn fortojn, dum kelkaj el niaj plej elstaraj homoj batalis, prave aŭ malprave, en tiu senglora lukto kiel estraranoj de la Konfederacio, "FRATECO" progresis kontentige en nia urbo, ĉar novaj lernantoj, junaj elementoj venis al niaj vicoj por potencigi ĝin. Novaj kursoj senĉese funkciis kaj la gelernantoj plenigis nian Societon. Prezidis la estraron en tiu jaro S-ro. José Orós, Vicprezidanto estis S-ro. Ramón de Salas, kaj Sekretario F. Etayo. Aliaj membroj de tiu estraro estis Puértolas, Larruga, Abad, Turión, Uñez, R. Gastón, Artigas, M. Maynar kaj fraŭlino Casasnovas.

"Nia Vivo", la societa organo, fidele aperis ĉiumonate redaktita tute en Esperanta lingvo, tre orde konceptita, kun varia kaj interesa enhavo kaj akurata informado. Menciindaj artikoloj estis en tiu jaro: "Negra lingvo kaj Esperanto" de Ramón de Salas, "Virina opinio" de Victoriana Bueno, "Adiaŭa najtingala kanto" de Pilar Tramullas, "Pesimismoj ne devas esti" de E. Artigas, "Gramatikaj klarigoj" de Vicente Inglada, kaj en ĉiu numero, belaj poemoj kaj distraj spritaĵoj.

1933

25a datreveno de "FRATECO"! La nova estraro kiun prezidas S-ro. Ramón de Salas, projektas celebri la fondon de nia Societo kiel eble plej brile: Koincidante kun la datreveno, tio estas en monato julio, aperis kurioze! la 25a numero de "Nia Vivo", kiu eksterordinare memorfestas tiun historian daton kiam "FRATECO" estis oficialigita. Gratuloj por nia Societo kaj por la redaktoroj de tiu citita eksterordinara numero, vera tipografia elmontro kaj tre interesa enhavo, venis de la plej elstaraj Grupoj kaj Esperantaj Centroj de la tuta mondo.

Oficiala bankedo, pluraj kulturaj kunvenoj, interesaj prelegoj, kontribuis plibriligi la eventon.

Kiel oni scias, Zaragozo estis elektita kiel sidejo de Hispana Esperanta Konfederacio dum dujara periodo; post tiu tempo, oni devis ŝanĝi la lokon, kaj oni decidis la translokiĝon al Valencio.

Aperis ankoraŭ dum tiu jaro en Zaragozo "Progreso Esperantista", kies enhavo estis plenplene dediĉita klarigi la problemojn pri ambaŭ hispanaj organizoj de la esperantistoj: Hispana Esperanta Konfederacio kaj Hispana Esperanta Asocio. Estis vere dolore kaj bedaŭrinde por nia movado, veni en tiun situacion: la plej elstaraj esperantistoj kontraŭstaras unu la alian. La rilatoj inter Federacioj, Grupoj kaj homoj estis tiel venenitaj ke kunordigi ian planon laŭ nacia skalo estis tute ne eble.

Mi parolis, ĉi supre, pri la eksterordinara numero de "Nia Vivo" kiel vera tipografia elmontro sed tute ne menciis ĝian enhavon, vere interesa kaj samnivela ol tiu. Kunlaborantoj de tiu numero estis: Sancho Izquierdo, Orós, Turrión, Redondo, M. Maynar, Larruga, Piño, Etayo, Fernando Soler, E. Gastón, Martínez, A. Núñez, Salas, Van Hoeven, Bruquetas, P. Bescós, E. Vanya kaj belega traduko de Vicente Inglada: "La triunfa Marŝo" de Rubén Darío. Krom tiu eksterordinara numero, nia ĉiumonata organo aperigis en la aliaj numeroj de tiu jaro interesajn artikolojn, ni citu kiel plej elstaraj: "Kvar poeziaĵoj" de Hilda Dresen, "Ne batu infanojn" de Pilar Salvo, "Pri la ĵamboreo de 1933a" de P. Marqueta, "Pri la Societo-Kreemo" de Avelino Sevilla. En la decembra numero oni anoncis ke nia samideano M. Sancho Izquierdo estis elektita deputito de la Hispana Parlamento.

La Hispana Esperanta Asocio organizis en Santander tutlandan Kongreson, sub la honora prezido de la Statestro la Prezidanto de la Hispana Respubliko. En tiu Kongreso oni esprimis la deziron unuigi la du hispanajn landajn organizojn, ĉar esperantistoj el ambaŭ partoprenis en ĝi. La Konfederacio delegis S-rojn. Maynar, Piño kaj Inglada labori tiucele.

1934

En la januara numero de "Nia Vivo", frontpaĝe, aperas artikolo de nia samideano Pedro Marqueta, kiu rakontas siajn impresojn pri la Budapeŝta Ĵamboreo por skoltoj, kun speciala rolo de esperantistaj skoloj, okazinta en monato aŭgusto de pasinta jaro. Tiu artikolo estas ampleksigo de alia, aperinta ankaŭ en nia organo, en oktobro de la pasinta jaro.

En tiu sama januara numero, en la fako "Sciigoj" aperas noteton, kiun mi tre plaĉe kopias por vi kiel kuriozaĵo: "S-ro. Johano Régulo, el Tazacorte, malfermis kursojn esperantajn: unu por fraŭlinoj, al kiu ĉeestas 18 lernantinoj, alia por laboristoj, al kiu ĉeestas 20 lernantoj, kaj alia por instruistoj kaj infanoj, al kiu al-estas 4 instruistoj kaj 16 geinfanoj. Estas necese ke multaj esperantistoj, kiuj loĝas en urbetoj kaj vilaĝoj starigu, kiel S-ro. Régulo, esperantajn kursojn, tiamaniere nia movado kreskos. Ni tutkore gratulas sinjoron Régulo kaj deziras al li kuraĝon por longedaŭre subteni tiun ĉi agadon". Brilaj komencoj por tiel brila Universitata Profesoro! S-ro. Juan Régulo Pérez, Universitata Profesoro, Akademiano, fondinto de "Stafeto", ne nur restis fidela al tiuj komencoj sed estas nun unu el la plej altvaloraj homoj de nia movado.

En monato februaro, mi substrekas kiel plej rimarkindaj artikoloj de "Nia Vivo" tradukon de la Unua Ĉapitro de Don Kiĥoto fare de Vicente Inglada, kaj en marto tiu de Avelino Sevilla "Al Lingvo-Kreantoj". En monato aprilo ne aperis "Nia Vivo" pro ĝenerala striko en Zaragozo kiu daŭris 35 tagojn, sed denove en majo aperis tiel akurate kiel kutime kaj anoncis nian gravan perdon: nia tiujara Prezidanto kaj Direktoro de nia bulteno S-ro. Emilio Bruquetas forlasas ambaŭ postenojn pro profesiaj motivoj ĉar li estis destinita al Barcelono. Anstataŭis lin en ambaŭ postenoj S-ro. Ramón de Salas, elstara fratecano kiu jam antaŭe okupis respondecajn postenojn en la estraro kaj en nia organo. Atentindaj artikoloj en "Nia Vivo" estis ankoraŭ en tiu jaro: "Infanaj ĉagrenoj" de Pilar Salvo, "Artaj paĝoj" de José Gascón, "La akcentado en Esperanto" de R. de Salas, "Blankaj Pejzaĝoj" de J. Gascón Carreter kaj "Pensoj de Ramón y Cajal" traduko de la ĉefredaktoro.

Je la komenco de la lernojaro oni organizis en nia Societo plurajn kursojn kiujn gvidis jenaj samideanoj:

  • Kurso por komencantoj: S-ro. E. Artigas.

  • Kurso por komencantinoj: S-ro. Vallojera.

  • Kurso por mezgradaj gelernantoj: S-ro. J. Gascón.

  • Supera Kurso por gelernantoj: S-ro. R. de Salas.

  • Kurso por korespondado: S-ro. J. Orós.

  • Tiuj kursoj komenciĝis la duan de novembro.

"FRATECO" organizis ankaŭ Literaturan Konkurson por hispanoj, kies precipa celo estis inciti la komencantojn verki en nia Esperanta lingvo, kaj proponis per nia organo, la specifajn temojn pritraktotajn.

Nia bulteno propagandis kaj efike helpis la vendadon en la tuta mondo de pacemaj glumarkoj eldonitaj de la Zaragoza Rondo "Esperanto kaj Paco". La unua eldono konsistis je 128.000 glumarkoj, por Esperanto kaj kontraŭ la milito. Tiuj glumarkoj estis tiel bone akceptitaj en la tuta mondo ke, tiu Zaragoza rondeto decidis presigi duan eldonon konsistantan el 500.000 porpacaj glumarkoj litografie plibeligitaj.

Atentinda fako pri fekundeco de Esperanto en nia urbo, povas esti klara indiko, la diversaj Centroj funkciantaj en tiu jaro, ĉiu el ili nuancita de sia propra ideologio. Ni citu, krom tiu porpaca ĵus menciita "Esperanto kaj Paco", kaj ni mem, ankoraŭ tiujn aliajn: "Esperanta Laborista Grupo" (Plaza San Carlos, 3, Pral. Dcha.), "Socialista Esperanta Grupo" (C/ Estébanes, 2, Pral. Izq.), "Ateneo Popular de Hernán Cortés" (C/ Virtud, 4), "Ateneo Racionalista de Torrero" (Cº de Alcachoferas, 109), kaj "Zaragoza Esperantisto" (C/ Heroismo, 49, Bajo). Tiu ĉi Asocio, en monato junio 1935a, fondis kun aliaj samideanoj devenantaj ankaŭ de "FRATECO", alian Societon "Esperanto Kultura Klubo", kies sidejo estis en strato Candalija, 7.

"FRATECO", kiel unua Esperanta Rondo de Zaragozo, povis sin senti fiera, ĉar ne vane disvastigis la ideon de nia frata kaj intergenta celo, kies fruktodonajn rezultojn oni povas tiel konstati. Zaragozo estis, en tiuj momentoj, regata de la Zamenhofa idealo.

Je la fino de tiu jaro, nia organo "Nia Vivo", je la nomo de "FRATECO" esprimis nian kondolencon al D-ro. Pedro Ramón y Cajal, kies perdo plenigis je malĝojo ĉiujn hispanajn korojn.

1935

Je la komenco de la jaro okazis, kiel kutime, la Ĝenerala Kunsido de nia Societo, kiu konfirmis la Prezidantecon de nia samideano Ramón de Salas, kiu estis provizore okupinta ĝin post translokiĝo de S-ro. Bruquetas. Novaj komitatanoj estis:

  • Vicprezidantino: F-ino. Victoriana Bueno.

  • Sekretario: S-ro. José Martínez.

  • Aliaj komitatanoj estis: Puértolas, Larruga, Til, Murillo, Orós, Fillat, Artigas kaj Turrión.

Gvidantoj de kursoj en tiu jaro estis: F-inoj. Bueno kaj Calvete, S-roj. Salas, Etayo, Vallojera, Orós, Artigas, Gascón, kaj ankaŭ S-ro. M. Maynar kiu gvidis specialan Kurson en Komerca Centro.

La Ĵuĝantaro de nia Literatura Konkurso decidis premii la verkojn prezentitajn: de Ricardo Quílez el Valencio kaj Pedro Marqueta el Zaragozo, kiu estis dufoje premiita.

La Prezidanto de "FRATECO" kaj Direktoro de "Nia Vivo" S-ro. Ramón de Salas, tradukis al nia Esperanta lingvo tutmondan famkonatan verkon de Vicente Blasco Ibáñez "Sango kaj Sablo", kiu estis eldonita en Zaragozo, de la Aragona Esperanta Federacio, kio signifis gravan sukceson por nia afero kaj efikan propagandon pri la hispana vivo: moroj, emoj, temperamento, k.t.p., ĉar fakte ni, la hispanoj estis tute nekonitaj en Eŭropo, sekve ankaŭ ne en la mondo.

Nia ĉiumonata bulteno "Nia Vivo" akurate aperis dum la tuta jaro. Rimarkindaj artikoloj estis: "Kontraŭ la milito" de J. Orós, "Antaŭ virina portreto" de José Gascón, "La aŭstralia indiĝeno" de D. Drummond, "Vilaĝaj siluetoj" de Ricardo Quílez, "Legendo" de M. Schutt, "Hispana Vilaĝo" de P. Marqueta, kaj "Fidela fianĉino" de R. Quílez, kun la kutimaj Poemoj kaj Spritaĵoj en ĉiu numero.

Do, funkciante je bona ritmo, "FRATECO" kontentige progresis: Kursoj, regula kaj akurata aperado de "Nia Vivo", tolerebla ekonomia premo, societa kunvivado, ĉio bonorde antaŭenmarŝis, dume la socia kaj politika vivo de la hispanoj, venenita de netoleremaj radikalecoj de ekstremistoj forte influataj el eksterlando, iris kiel kreskanta tajdo, en terura nekontraŭstarebla ondo al la katastrofo, jes, al la neevitebla kaj terura katastrofo.

1936

La 26an de januaro, kiel indikas nia Statuto, okazis en nia sidejo la ĉiujara ĝenerala kunsido, kiu elektis la estraron gvidontan nian Societon dum tiu terura jaro. Estis elektitaj:

  • Prezidento: S-ro. Ramón de Salas.

  • Sekretario: S-ro. José Martínez.

  • La aliaj komitatanoj estis: Turión, Puértolas, Larruga, Vergara, Til, Gascón, Orós, Marqueta, Artigas kaj Ostalé.

La kursojn kiujn oni organizis tiujare estis gvidataj de:

  • Elementa kurso: S-ro. E. Artigas.

  • Mezgrada kurso: S-ro. J. Gascón.

  • Supera kurso: S-ro. R. de Salas.

  • Perkoresponda kurso: S-ro. J. Orós.

La instruisto de la Supera Kurso, Ramón de Salas, gvidis samtempe kiel praktikan ekzercadon de la lingvo, kurseton pri elementa matematiko kaj fiziko, tute en Esperanto.

"Nia Vivo", organo de "FRATECO", tute normale aperis ĉiumonate. Interesaj artikoloj estis: "Infinitivo anstataŭ participo" de Vicente Inglada, "Artaj Paĝoj" de J. Gascón, "Epizodoj el la pasinteco" de Albert G. Gilligan, "La scivola esperantisto" de V. Inglada, "La Sevilja cigno" de José Gascón, "La hispanaj ludbataloj" de José Orós, kaj la poemo "Horloĝo" de Vicente Inglada.

En monato junio aperis la lasta numero de "Nia Vivo" de tiu epoko, ĝuste la 57a monata bulteno, ĉar en monato julio eksplodis la civila hispana milito. Nia eterna malamiko: la milito, sed pli grava en tiu kazo (se tio estas ebla) ĉar temis pri civila milito, homo kontraŭ homo, patroj kontraŭ filoj kaj kontraŭe, fratoj kontraŭ fratoj ... La katastrofo estis tiel ampleksdimensia ke difini ĝin per kelkaj simplaj vortoj estis tute ne eble. Ni restis momente paralizitaj antaŭ tiel terura bato, ĉar por vera esperantisto la paco estis kaj estas fundamenta. Tamen, ni dolore devas konfesi, ke la realaj faktoj multe superis ĉion imageblan.

"FRATECO" ne fermis oficiale siajn pordojn, sed la aktivado tuj ĉesis: terura malama ondo invadis nian Socion; neracia kaj sovaĝa ŝovinismo konsideris suspektema ĉion kio ne estis ĝisfunde reakcia. Progresemo estis konsiderata kiel perfido. Perforto kaj morto regis la situacion en tiuj momentoj, kaj la Kulturo suspekteme rigardata konsilis ne plu aktivi en nia Centro.

Terura parentezo malfermiĝis por la Kultura vivo en nia lando, kaj "FRATECO" ne estis escepto en tiu situacio. Certe, la plej plorindaj domaĝoj kiujn suferis la hispana popolo estis la perdo de vivoj, de la homaj rajtoj kaj de la kulturo. Eble ĉiuj avertis kaj bedaŭris pri tiuj du unuaj, sed malmultaj pensis en la tragedia demensio de tiu lasta: la Kulturo, pacience kaj dum longaj jaroj akirita post tiom da laboro, penado kaj oferoj ...

Antonio Marco Botella

Zaragozo, Majo, 1983.