03 - Eduardo Larrouy 107jara

LA VETERANA EDUARDO LARROUY

KARA AMIKO DE "FRATECO"

ESTAS JAM 107-JARA

La 9an de marto de 2020

Sabino Pelegrín - El nunaj kaj pasintaj artikoloj

La pasintan 9an de marto, Eduardo Larrouy, kara amiko de Frateco, la plej veterana vivanta membro de HEF kaj probable la plej veterana esperantisto en la mondo (li lernis Esperanton en 1932), plenumis 107 jarojn, kun envidebla viveco kaj perfekta regado de la lingvo.

La 8an de marto, la gazeto Deia publikigis raporton pri li, temigante ĉefe siajn spertojn dum la civila milito kaj la postmilita periodo.

El miliciano decano del lehendakari Aguirre

En la Bitbulteno n-ro 62 de HEF, en decembro de la pasinta jaro Eduardo ricevis omaĝon en Bilbao kune kun aliaj veteranoj de la milito. Vidu la raporton ĉi tie:

Homenaje a los combatientes

Kaj jen jutuba video pri ĉi tiu evento:

LIA CENTJARIĜO EN BILBAO

La 9an de marto de 2013

La sabaton, 9-an de marto de 2013, nia samideano kaj amiko Eduardo Larrouy, kiu aliĝis al 72a Hispana Esperanto-Kongreso, fariĝis 100-jara. Ĉiam vigla kaj aktiva, li estas sendube la dojeno kaj la spegulo de la Esperanto-movado en Hispanio.

Jen ligilo al kompleta artikolo en nia retejo:

Eduardo Larrouy centjariĝas

OMAĜO AL EDUARDO LARROUY EN BILBAO

La 13an de marto de 2013

La 23an de marto 2013 oni celebris en Bilbao omaĝon al elstara kaj veterana esperantisto Eduardo Larrouy. La Aragona Esperanta Societo "Frateco" estis tie reprezentata per ĝia Prezidanto, Lorenzo Noguero, kaj sia edzino Nise (Eunice Alberto). Lorenzo dankis lin plurfoje pro la aligxo kaj alveno al la 72a Zaragoza Hispana Esperanto-Kongreso, cxar por ni, la gefratecanoj, tio estis vera honoro kaj plezuro.

Jen ligilo al kompleta artikolo en nia retejo:

Omaĝo de Frateco al Eduardo Larrouy

LIA VIZITO AL ALJAFERIA PALACO

La 3an de majo 2013

Meze de la palaca ŝtuparego, sendube multe pli impona dum la mezepoko.

Foto sendita de Ángel Arquillos kaj Mariló Torres.

La elstara bilbaoa samideano Eduardo Larrouy kaj la fratecano Sabino Pelegrín.

Foto sendita de Ángel Arquillos kaj Mariló Torres.

Jen retpaĝo de nia retejo kie estas la vizito al Aljaferia Palaco:

Vizito al Aljaferia Palaco

OMAĜO AL EDUARDO LARROUY DUM

LA DUA TAGO DE LA ZARAGOZA HEK-2013

La 4an de majo 2013

Foto sendita de Ángel Arquillos kaj Mariló Torres.

Foto sendita de Ángel Arquillos kaj Mariló Torres.

Foto sendita de Ángel Arquillos kaj Mariló Torres.

Foto sendita de Ángel Arquillos kaj Mariló Torres.

En la sekvanta retpaĝo de nia retejo estas la omaĝo al Eduardo Larrouy fine de la oficiala bankedo:

Omaĝo al Larrouy dum la oficiala bankedo