10 - Fratecanoj en Sennaciulo

REKUNIĜO DE MALNOVAJ

TAMEN NE (TRO) MALJUNAJ SAT-ANOJ

MR-32846 (aliĝinte en 1981 kaj festinte sian 56an naskiĝtagon en Barcelono)

kaj JAFZ-32978 (kvazaŭ samaĝulo, samtempe aliĝinte).

verkis: Marcelo

Eldonita en "Sennaciulo" (Oficiala Organo de Sennacieca Asocio Tutmonda)

septembro-oktobro 2019, n-roj 09-10 (1371-1372), paĝo 11.

SAT-kongreso estas kutime okazo malkovri la etoson regantan inter membroj de nia asocio, ekkontakti novajn konatojn, pli malpli regule revidi geamikojn, kun kiuj ĉiam pli firmiĝas ligoj, sed ankaŭ retrovi iujn, kiujn la ĉiutaga vivo malproksimigis dum longa tempo.

Ankaŭ tiurilate la ĉijara barcelona kongreso plenumis ĉiujn siajn taskojn! Ja José Antonio kaj Maribel, geamikojn el Zaragozo mi ne plu renkontis de post la Internacia Junulara Renkontiĝo de SAT-JunulFako (IJR), okazinta en 1987... do jen okazo rejuniĝi je 32 jaroj! Kaj kiel belaj sentoj akompanas ĉirkaŭbrakojn en tia okazo!

Ni konatiĝis septembre 1983 en Paŭo, ĝemelurbo de Zaragozo, dum festo organizita de la loka Esperanto-grupo por oficiale inaŭguri tiean belegan Esperanto-monumenton. Sin sekvis pluraj vizitoj dum la postaj monatoj. Mi en Zaragozo oktobre kaj printempe 1984, ili en Ĝirondio julie 1984 por la unua IJK, aŭguste 1985 por mia geedziĝo kaj fine do, kiel ĵus skribite, en 1987 por SAT-JF-ece festi la centjariĝon de Esperanto, Sed post tio, longa silento. Nia kunligo restis nia SATaneco.

Ni vidis de tempo al tempo la nomon de la alia jen en Sennaciu!o, jen en la Adresaro. Kaj ĉar dum koncerto de Kajto en Teruel, Ankie anoncis mian nomon kiel verkinto de kantota teksto, José Antonio fine de la spektaklo aliris la kantistinon, kiu sekve ĝoje sendis foton al mi. La interrilatoj tiel revigliĝis kai post kelkaj retmesaĝoj la barcelona SAT-kungreso proponis sin por fizika rekuniĝo.

Ja niaj haroj griziĝis aŭ emas malaperi el kapsupro. Tamen okuloj brilaj kiel tiuj de infanoj, ni retrovis nin kaj revokis memoraĵojn de kiam ni estis inter dudek- kaj tridek- jaraĝaj...

Marcelo (32846)

Foto de septembro de 1983 dum la internacia renkontiĝo de SAT en Pau,

tie aperas Marcel, José Antonio Fleta kaj Maribel Soriano.