05 - Kondolenco el Frateco

FRATECA KONDOLENCO

OKAZE DE LA FORPASO DE EDUARDO LARROUY

Lorenzo Noguero

Prezidanto de "Frateco"

Karaj samideanoj de Bilbao:

El Zaragozo, nome de "fratecanoj" kaj simpatiantoj, ni volas sendi amikecajn vortojn okaze de la forpaso de Eduardo Larrouy.

Unue, estis surpriza kaj trista frapo.

Tamen, poste, ni preferas substreki la lumigajn flankojn de tiu lumiga homo.

Li ja estis homo kaj tio signifas havi fizikan finon. Sed li spertis (eksterordinaran) vivon (tre) longan kaj (tre) kvalitan. Tia vivo estis donaco por li kaj por kiuj povis koni lin.

Ni preferas resti kun memoro agrabla kaj simpatia de li (kia foto aneksita).

El Zaragozo: ni sendas fortan brakumon al ties proksimuloj (familianoj, amikoj, samideanoj...).

Amike kaj "fratece", Lorenzo Noguero.

ADIAŬA OMAĜO AL EDUARDO LARROUY

Jen sekve mallonga jutuba video pri li: