Subteno

Kiel helpi al la indonezia movado?

Se vi volas helpi al la indonezia Esperanto-movado, estas pluraj ebloj. Jen ekzemploj.

- Eblas sendi librojn aŭ revuojn al grupoj aŭ individuoj, ĉar tiuj ne haveblas en la lando.

- Se vi turismas en la lando, kontaktu la esperantistojn de la koncerna(j) urbo(j) kaj vizitu ilin, ekz. dum ilia kutima kunveno aŭ ekster ĝi. Vi povus prelegi, gvidi lecionon aŭ paroligan vesperon... Jam kelkaj esperantistoj faris tion. Videblas fotoj en la paĝo de Jakarta kaj Yogyakarta. Prefere anoncu vin kelkajn semajnojn antaŭe kaj ne kiam vi jam estas surloke....Se vi ne povas kontakti ilin per Facebook, bv. retmesaĝi al redakcio-ideo@googlegroups.com

- Se vi mem tre bone parolas kaj emas instrui, ni povas helpi vin organizi instruvojaĝon al kelkaj urboj. Instruvojaĝojn jam faris Tatjana Loskutova (2011) kaj Heidi Goes (2009, 2010 kaj 2012). 

- Financa helpo

            - membrigi indonezianojn al UEA (ĝiru al Fondaĵo Canuto kun mencio ‘por indonezianoj’)

            - helpi indonezianojn partopreni la sekvan Universalan Kongreson (ĝiru al Fondaĵo Tria Mondo aŭ al la konto Azio ĉe                  UEA kun mencio 'indonezianoj al UK' ) aŭ Internacian Junularan Kongreson (ĝiru al la konto 'helpid' de TEJO ĉe                      UEA).

            - subteno por la daŭra aperigo de la dulingva Esperanto en Indonezio (ĝiru al la UEA-konto iesa-p kun mencio                          'bulteno'). 

            - subteno por la sekva instruvojaĝo de Heidi en julio (ĝiru al la UEA-konto iesa-p kun mencio 'instruvojaĝo Heidi').

            - ĝenerala subteno por la movado en Indonezio (ĝiru al la UEA-konto iesa-p sen mencio)

            - subteno por la kongreso (ĝiru al la UEA-konto iesa-p kun mencio 'kongreso')

            - subteno por venigi indonezianojn al la Azia Kongreso (ĝiru al la konto Azio ĉe UEA kun mencio 'indonezianoj al UK'                  aŭ al iesa-p, kiun la sama mencio)

Ĉi-sube vi povas trovi kelkajn artikolojn/petojn kiuj aperis en la lastaj jaroj por peti helpon por la indonezia movado... vi trovas en ili iom da raportado pri la agado en Indonezio.

Februaro 2012

per retlistoj kaj revuoj aperis la jena artikoleto:

Saluton!

Se vi iom sekvis tion kio nun okazas rilate al Esperanto en Indonezio, vi scias ke la tiea movado de preskaŭ nulo multe kreskis en la lastaj du jaroj. Pasintjare okazis sufiĉe multe: kelkaj grupoj aktivas, ekeldoniĝis la bulteno Esperanto en Indonezio, Tatjana Loskutova (el Rusio) vizitis Indonezion kaj instruis en kvin urboj, du indonezianinoj partoprenis plurajn E-aranĝojn en Eŭropo... Tamen la planto ankoraŭ bezonas fortikiĝon... ekz. estus bone se venos indonezianoj al la UK kaj IJK en Vjetnamio ĉi-jare.

En la dua numero de Esperanto en Indonezio kaj ankaŭ en Facebook kaj per retmesaĝoj ni dissendis alvokon al la indoneziaj esperantistoj por ke ili kandidatiĝu por subvencio cele al partopreno en la ĉi-jara UK. Al tiu alvoko venis ĝis nun jam pli ol 20 respondoj. Inter ili du personoj jam ricevis la kotizon helpe de eŭropaj esperantistoj. Ni kompreneble rigardos kies partopreno plej povas helpi al la movado. Pluraj el la ĝisnunaj kandidatoj ankoraŭ ne havas 20 jarojn, kaj ne devos pagi kotizon, sed la vojaĝkostoj tamen tro grandas. Ni do volas peti vin helpi al tiuj indonezianoj. Estas pluraj eblecoj. Vi povas ĝiri monon al la Fondaĵo Tria Mondo aŭ al la konto Azio (ambaŭ ĉe UEA) por helpi pagi la kotizojn aŭ parton de la vojaĝkostoj de la indonezianoj (ne forgesu mencii “por indonezianoj al UK”) aŭ al la konto 'helpid' de TEJO (ĉe UEA) por helpi venigi indonezianojn al IJK.

Se tamen ankaŭ vi preferas pagi kotizon aŭ vojaĝon por iu specifa persono, kontaktu nin por ke ni aranĝu tion.

Aldone, bonvenas subteno por la daŭra aperigo de Esperanto en Indonezio (kie vi povas legi multon pri la progreso de la tiea movado). Por tio, donac(et)oj bonvenas al la UEA-konto iesa-p.

Por membrigi denove indonezianojn al UEA, oni povas ĝiri al Fondaĵo Canuto (ĉe UEA) kun mencio ‘por indonezianoj’.

Ĉiuj informoj pri ebloj subteni la movadon en Indonezio, aperas en la retejo.

Koran dankon,

Ilia, Haris kaj Heidi

PS: por ĉiaj demandoj, vi povas kontakti nin per la sekva adreso: redakcio-ideo@googlegroups.com

.

Marto 2011

Jam venis 650 eŭroj por Canuto/kanutigi indonezianojn. Ankaŭ por venigi indonezianojn al UK jam venis mono, sed ni bezonas pli... ĉar por ili estas tre malfacile pagi kaj vizon, kaj pasporton, kaj asekuron, kaj flugbileton, kaj ĉiujn kostojn surloke en Eŭropo....

Por ke ni povu certigi la venon de almenaŭ unu aŭ du indonezian(in)ojn al UK aŭ IJK, necesas ke ni havu sufiĉe da mono jam antaŭ la mezo de aprilo, ĉar tiam ili povas ekpeti la vizon.

Eblas pagi al la Triamonda Kaso aŭ al la konto Azio, ambaŭ ĉe UEA. Multan antaŭdankon!

Sube vi trovas la antaŭajn petojn...

Nova peto, komence de 2011.

Du instruvojaĝoj al Indonezio havas kiel sekvon ke nun en pluraj insuloj estas homoj kiuj scias pri Esperanto kaj eĉ eklernis ĝin, kaj en du urboj estas aktivaj kluboj (kaj en aliaj urboj oni provas starigi klubon aux almenaŭ kune lernas). Tamen la movado en Indonezio ankoraŭ nek grandas nek fortas, kaj bezonas nian helpon. Estas pluraj manieroj tion fari.

Eblas sendi librojn al la kluboj, precipe anglalingvajn lernolibrojn kaj vortarojn, sed ankaŭ bazajn librojn (ekz. PIV, la Fundamento aŭ malgrandaj (bild)vortaroj).

Alia ebleco estas helpi 'kanutigi' indonezianojn. Estas pli da indonezianoj kiuj meritas fariĝi UEA-membro ol la Fondaĵo Canuto povas subteni. Pluraj el tiuj indonezianoj jam sciigis al mi ke se ne eblas ricevi papere, por ili sufiĉas ricevi retan abonon al la revuo Esperanto. En tiu kazo, membriĝo kostas nur 12 eurojn kaj eblos donaci ĝin al pli da homoj. Se vi volas tion fari, bv. ĝiri vian subtenon al la Fondaĵo Canuto kun mencio 'por indonezianoj'.

Alia plano estas venigi almenaŭ po unu indonezianon al UK kaj IJK ĉi-jare. Pluraj indonezianoj jam revas pri UK aux IJK, kaj pretas mem kontribui, sed la tuta kosto estas simple tro alta por ili. Helpu al ili kaj ĝiru al la konto 'azio' de UEA kun mencio 'indonezianoj al UK/IJK', por ke, fine, denove estu iu(j) el tiu grandega lando en niaj plej gravaj kongresoj. Antaŭdankon ilianome.

La suba peto aperis komence de 2010...

Heidi refoje en Indonezio

Post la sukceso de la kursoj en Indonezio, novembre lastjare, mi planas plian instruvojaĝon septembre-oktobre ĉi-jare (alveno en Jakarta la 25an de septembro, foriro la 16an de oktobro). Mi planas reiri al kiel eble plej multe el la samaj urboj, kaj eventuale aldoni unu-du aliajn urbojn, kie nun junaj homoj mem eklernis post sciiĝo pri la lingvo pere de la grupo en Facebook, instrui kaj, se estas

interesiĝo, ankaŭ okazigi ekzamenojn.

En aprilo aperis intervjufilmo, en kiu Katalin Kováts, kiu flanke de edukado.net helpis prepari la metodikan parton de la instruvojaĝo,

parolas kun Heidi pri ŝiaj preparlaboro, spertoj kaj rezultoj. La filmo donas utilajn ideojn pri tiutipa laboro por vojaĝantaj instruistoj kaj enrigardon pri la movada vivo en Indonezio.

 

La filmo estas ankaŭ aĉetebla kontraŭ 20 eŭroj, sumo per kiu vi subtenas la novan instruvojaĝon (lernomaterialojn, ekzamenkotizojn...)

La subtenmono sendeblas al UEA-konto ‘hego-v’ kun klara mencio de la celo: 'Heidi en Indonezio'.

 

Ankaŭ eblas subteni la vojaĝon ĝirante vian kontribuon al la Fondaĵo Azio de UEA, same kun mencio 'Heidi en Indonezio'. Tiam vi ne ricevos la filmon, sed povas subteni ankaŭ per pli malgranda sumo.

Grandan antaŭdankon!

Heidi Goes