Leciono, inundo kaj skajpado (3/12/2016)

Dum la semajnfino la lecionoj komenciĝis matene. De la domo de José mi povis mem atingi la urbon, per la loka transporto, kio faciligis multon. Post la du-hora kurso (venis 17 studentoj), mi revojaĝis 'hejmen', manĝis, legis, ripozis, ktp. Je la 16a mi ekvojaĝis reen al la urbo, kie la plano estis: skajpi kun eksterlanda esperantistino, kaj poste spekti la kapoejra-lecionon en kiu devus partopreni kelkaj esperantistoj. Nu... devus... ĉar tio jam ne eblis pro la fortega pluvo kiu komenciĝis dum mi ankoraŭ estis survoje. Pluvis tiom, ke la tereno de la bushaltejo kie mi devis elbusiĝi jam inundiĝis kaj mi ne emis elbusiĝi. Mi restis en la buseto, ne tuj sciante kion fari. Iom pli for estis eĉ pli granda inundo, kaj tio post nur 10-15-minuta pluvego! Mi fine elbusiĝis en tute maltaŭga loko, devis trairi la akvon, kaj preni buseton reen al la granda bushaltejo. Tie, avertita telefone, atendis Teofilo. Pro tio ke la aliaj jam ne povis veni pro la pluvo kaj ke ne okazos la kapoejra-leciono, ni decidis iri hejmen. Li ja ne loĝas for de José. Ni devis preni alian buson ol la kutiman, pro tio ke la kutima ne atingeblis pro la pluvo. Tio kaŭzis ke ni devis iom promeni, sed estis en verda ĉirkaŭaĵo kaj jam ne plu multe pluvis do ne gravis. Tiel mi povis vidi la urbon de iom pli alte, kio donis tute alian vidon. Ni provis tie skajpi, sed la pluvo rekomencetis kaj riskis damaĝi la komputilon. Hejme ni do skajpis, sed same ekstere, sub tegmento, pro tio ke ne estis elektro interne kaj tiam estas pli agrable ekstere. Sekvis trankvila vespero kaj finfine pli bona nokto.