Al pluraj oficejoj (14/8/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Post mia leciono kaj tagmanĝo kun mia gastiganto kaj du liaj gekolegoj, mi reiras al la enmigrado-oficejo. Ne estas problemo ke mi venas posttagmeze anstataŭ matene. Mi devas pagi 35 dolarojn kaj reveni post semajno aŭ pli. Mi demandas kiom pli, kaj la aliaj atendantoj ekridas. Nu, ŝajnas ke tamen post semajno mi jam povos veni. La deĵorantoj ne riskas konfirmi ĉu mi certe ricevos al vizon.... Promenante al la oficejo de la gazeto Independente, mi haltas ĉe pluraj aliaj oficejoj survoje. Ĉe la Bahai-centro Vahida estas ripozanta kaj alia virino diras ke la asembleo decidis 'momente ne'. Mi bedaŭras ke ili ne simple sciigis, sed nu, klaras. Ĉe la nacia junularkonsilio evidentiĝas ke la ĉefo ne informis la aliajn pri mia propono, kaj tiam ili povas fari nenion. Mi prudente diras ke mi havas la impreson ke li ne interesiĝas sed ke se ili interesiĝas, ili povas aliĝi al la kurso ĉe FONGTIL. Eventualaj interesitoj tamen ne havas tempon (ĝi ja okazas dum laborhoroj...). Mi mallonge parolas ankaŭ kun Roger, iu kiu laboras ĉe Yayasan HAK, asocio kiu laboras pri leĝoj, homaj rajtoj kaj socia justeco. Li telefonos min se la aliaj interesiĝas kaj mi lasas unu libreton.

Pro la multaj haltoj, mi malfruas horon ĉe Independente kaj la ĉefo Mouzy, kun kiu mi havis rendevuon jam ne plu estas en la oficejo. Evidentiĝas ankaŭ, je mia granda bedaŭro, ke la anonca artikolo kiun mi mem tajpis tie, iĝis forgesita kaj ne publikiĝis. Mi promenas al la oficejo de Inês kiun mi renkontis antaŭe (vidu 7/8). Ŝi kore kaj amike bonvenigas min, kaj montras la ĉambron kie la infanoj ludas, kaj la bibliotekon (vidu foton). La enterpreneto Abut havas propran lignaĵiston por fari memblojn, ĉar malfacilas aĉeti bonkvalitajn memblojn en la urbo. La porinfanaj kaj la bibliotekaj membletoj aspektas tute novaj kaj allogaj. Krom varti infanojn (orienttimorajn kaj eksterlandajn) ili ankaŭ instruas la anglan kaj portugalan al plenkreskuloj. Jam estas la fino de la labortago. Mi iras al la oficejo de mia gastiganto, kaj kun la kolegino Zaida, ni veturas al la domo de José Ramos-Horta. Mi havas la taskon transdoni propramane al li trilingvan libron de Miguel Faria de Bastos pri la ekstermado en Orienta Timoro. Ramos Horta mem siatempe verkis la antaŭparolon. La tasko, ricevita de la aŭtoro estas bonvena kaj donas okazon paroli al li pri Esperanto. Feliĉe li estas hejme, kaj pretas akcepti nin. Mi transdonas la libron, klarigas pri kio temas, kaj kvankam li ŝajnas skeptika, li restas daŭre afabla kaj nomis min misiisto por Esperanto. Li ankaŭ demandas al mi pri la politiko en Belgio kaj al miaj akompanantoj pri ilia laboro. Mi opiniis ne-oportune peti lin foton kun la libro, do tian foton mi ne havas. Krom tiun libron, mi donacas ankaŭ malgrandan libreton en la portugala

Vespere mi lacas kaj ne plu multon faras post la kuirado kaj manĝado.