Vizitoj al pluraj oficejoj, biblioteko, arkivo, muzeoj; leciono (19/08/2014)
Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.
Hodiaŭ pluraj vizitoj:
Al la ministerio pri Edukado por provi paroli kun la ministro. La kabinetĉefo akceptas min, mi donas al li la artikolojn jam aperintajn kaj kompreneble iom da informoj pri Esperanto.
Al la registara palaco por peti permeson renkonti la ĉefministron Xanana Gusmão. La administrejanoj ne volas doni al mi rendevuon, sed rekomendas ke mi venu morgaŭ al la ceremonio por festi la fondiĝon de FALINTIL la 20an de aŭgusto 1975 kaj provu mem renkonti lin tie. Mi ne planis sekvatage iri al la urbo, pro tio ke neniu laboros, do mi ankaŭ ne povos viziti oficejojn, sed bone.
Al la nacia arkivo kaj muzeo de rezisto: mi iom rigardas ilian vendejeton (multekostegaj varoj) kaj poste ilian libroŝrankon. Mi volas kontroli ĉu la libro kiun mi donacis pasintjare estas publike alirebla. Efektive, ĝi troviĝas inter la aliaj libroj. Mi fotas ĝin en kaj ekster la ŝranko kaj ekparolas kun virino kiu laboras tie. Laŭdire ŝi memoras mian viziton pasintjaran. Ni amike interbabilas kaj mi donas al ŝi elektronikan lernomaterialon.
Al la biblioteko de la nacia universitato (UNTL) por donaci librojn kaj kd-ojn por lerni kaj legi Esperanton. La donaco estos je la dispono de la studentoj, sed ili ne rajtos pruntepreni ilin. Devus esti minimume 5 ekzemplerojn de iu libro antaŭ ol la studentoj rajtas pruntepreni. Unuopaj libroj ĉiam devas resti en la biblioteko. Mi rigardos ĉu almenaŭ de kelkaj libroj, ekz. la poŝamiko mi povus je la fino de mia restado havi sufiĉe da ekzempleroj por donaci sufiĉe da por elpruntado.
Al la ministerio pri Transporto kaj Komunikado. Pro diversaj kialoj mi ŝatus havi superrigardon de la itineroj de la busetoj (mikrolet). Pro tio ke nenie ĝi haveblas publike, mi planis unue peti tion ĉe la koncerna ministerio kaj poste se necese mem entrepreni intervjuojn de ŝoforoj aŭ simple mem vojaĝi per ĉiuj linioj por fari tian mapon. La akceptanto kaj aliaj oficistoj, preterpasantaj pro tio ke jam preskaŭ estas la manĝhoro, helpas fari superrigardon, sed diras ke mi povus trovi pliajn informojn ĉe unu el la direktorejoj de la ministerio. La akceptanto tie unue provas mem klarigi pri unu itinero pri kiu li scias, sed sciigas poste ĉe kiu giĉeto oni povas helpi min. Evidentiĝas ke temas pri la giĉeto kie la ŝoforoj de la mikrolet-busetoj devas peti permeson. La giĉeto havas tian malaltan kaj mallarĝan truon tra kiu mi povas rigardi por alparoli la deĵorantinon, ke mi ekridas kaj ĉiam kiam mi ree provas paroli, pli ridas kaj ne povas ĉesi. Baldaŭ ankaŭ la deĵorantino ekridas. Mi sukcesas diri ke mi serĉas informojn pri la itineroj kaj ŝi diras ke mi eniru la oficejon. Por diri mallonge, mi ricevis, je mia surprizo, elektronikajn mapojn de la itineroj kaj priskribo de la itineroj. Ŝajnas ke iu japano tion iam faris, sed ili ne publikigis iel ajn. Mi havis bonan konversacion kun la ĉefa deĵoranto tie kaj donas interŝanĝe elektronikan E-lernomaterialon. Li sugestas ke eble lia filino povus sekvi miajn lecionojn. Li ankaŭ rakontas ke la ĉambro estis uzita de la financa departemento de la UNHCR, kio klarigas ke la fenestroj estas tiom protektitaj kun fero ke eblis fari nur tiom malaltan kaj mallarĝan truon por la publiko. Mi foriras tre kontenta pro la rezulto.
Al la tute apuda ekspozicieto pri la 12a de novembro 1991 (masakro de la tombejo Santa Cruz). De tie la deĵoranto gvidas min al alia senpaga ekspozicio, multe pli granda kaj moderna, pri la rezultoj de la vero- kaj rekonsiliiĝo-komisiono kiu eltrovis per intervjuoj multon pri tio kio okazis dum la 24 jaroj de indonezia okupado. La nomo de la eskpozicio estas 'Chega!', kio signifas: 'Sufiĉe!, Haltu!', laŭ tio kion la esplorantoj plej ofte aŭdis dum la intervjuoj. Mi ne sentis min bone, kaj plie devis jam hasti por iri al la leciono kaj do ne povis vidi la tuton. Per buseto 9 mi veturis al la kursejo. Mi alvenis nur iom malfrue, kaj tuj ekinstruis dum du horoj al dek tri homoj.
Vespere mi laboras pri mia turisma raportado.