Alventago (29/11/2016)

Mi foriris el la hotelo per aŭto de la hotelo, kune kun orienttimoranoj kiuj planis preni la saman flugon al Dilio. Dum la flugo mi parolis kun korea entreprenisto kiu ofte vizitas pro la laboro Orientan Timoron. Atendis min ĉe la flughaveno en Dilio Cornelio, unu el miaj lernantoj kaj Rui, kiu estis mia gastiganto antaŭ du jaroj. Ni veturigis Cornelio reen al la universitato, kaj ĝuste tie sidis ekstere Teofilo kun lia amiko João kiu jam eklernis Esperanton. Post salutado, konfirmo de la kunveno sekvatage, kaj montrado de la klasĉambro kie mi instruos, Rui kaj mi iris manĝi en la sola vegetarana restoracio de la urbo. Hejme mi fotis la  kunportitajn librojn, naĝis en la maro kaj konatiĝis kaj vespermanĝis kun la novaj (eksterlandaj) genajbaroj: el Italio, Portugalio kaj Germanio.