la 25an de marto 2013

La lasta plena tago en Orienta Timoro

Mi volis viziti la nacian muzeon kaj arkivon, temantan pri la timoro rezisto, legu: pri la batalo por sendependeco, kiu estis tiom sangoplena kaj terura. Sed evidentiĝis ke ĝi estis fermita en lundo. Malbona planado... Sed tamen oficistoj alvenis por labori tie kaj mi sciigis ke mi venis por viziti ĝin kaj ne havis eblecon reveni. Criss, unu el la oficistoj donacis al mi interesan trilingvanbroŝuron pri la instituto kaj pri la historio de la lando ekde 1974.

Mi donacis la libron Timor - o maior campo de extermínio do mundo = Timor - the biggest extermination camp in the world = Timoro - la plej granda ekstermejo en la mondo de Miguel Faria de Bastos kaj pro tio li invitis min en la muzeo ĉar necesis plenigi formularon por donaco. Dum oni serĉis la formularon, mi ricevis dum horo privatan rondgvidadon en la muzeo. Plenigante la formularon, mi aldonis ankaŭ du broŝurojn pri Esperanto.

P

ost tio, mi promenis al la jam konata radio-oficejo kaj instruis tie kvaran kaj lastan fojon. Pro tio ke estis la lasta fojo, la leciono daŭris iom pli longe kaj fine de ĝi mi ricevis kelkajn donacojn el la mano de Antonio Febu da Silva, la ĉefo de la departemento pri programado de la radio.

Poste mi iom retumis kaj atendis la finan decidon pri kiuj el la grupo iros al la Indonezia Esperanto-Kongreso. Ĉar mi tiom forgesemis kaj ne kunportis la eŭrojn necesajn por aĉeti flugbiletojn por tiuj du komencantoj.... ni devis elpensi tutan planon. José da Costa, kongresonto, veturigis min al la laborejo de mia gastiganto, kie mi prenis lian ŝlosilon, kaj poste al la dometo. Ĝi estis duoble ŝlosita, kaj la ŝlosilo de George do ne sufiĉis. La aldona seruro estis tie pro la purigistino. Feliĉe mi sciis ke ŝi estas la filino de la posedantoj, kaj tiel ni informiĝis kie ŝi loĝas kaj ŝi malfermis la domon por mi. Kun la mono kaj la ŝlosilo ni motorciklis al Western Union, kiu.... ne plu havis dolarojn... Ni reportis la ŝlosilon, ĉar George tion bezonis kaj reiris al la radio-oficejo. Mi transdonis sufiĉe da eŭroj por la flugo (mi jam antaŭ kontaktis iun kiu vendas flugbiletojn kaj sciis plimalpli la prezon), la vizon, la flughavenimpostoj kaj la aliaj vojaĝkostoj al Nuno, kunordiganto de la grupo por li kaj la alia kongresonto.

Mouzy venis por preni min motorcikle, kaj en lia oficejo mi transdonis fotojn de la lasta leciono, kaj provlegis (kiom mi sukcesis kompreni la tetuman) la tekston kiun li volis publikigi en Independente sekvatage.

Poste ni eliris manĝi kaj li veturigis min hejmen.