Biciklado, administraĵoj, verkado,... (08/09/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Antaŭ la foriro al la urbo mi metas tagajn raportojn pri du semajnoj en Facebook. Survoje al la urbo mi vizitas G., nederlandano kiu pretas pruntedoni al mi biciklon. La biciklo delonge ne estas uzita kaj nur post preskaŭ horo da laboro pri ĝi, mi povas ekbicikli. En urbo kun malmultege da bicikloj, kaj post pli ol monato sen biciklo, mi sentas min tute feliĉa biciklante tra la urbo, eĉ se tio multe ŝvitigas min.

Mi iras unue al la radio, kie mi helpas José da Costa, kiu iĝis prezidanto de la klubo, pri diversaj administraĵoj, interalie krei retadreson por la estraro de 'La tri lagoj'. Mi ankaŭ ĝojas ke Ozorio Leque, la direktoro de Lorico Training Centre, pretas veni por priparoli aferojn kaj konatiĝi kun José. Posttagmeze mi reiris al la universitato, kie oni diras ke mi atendu iomete por vidi la dekanon. Mi atendas vane dum 45 minutojn kaj decidas reiri al la radio por labori tie. Kun José mi verkas artikolon en la tetuna pri la fondo de la klubo kaj tuj sendas ĝin al du ĵurnaloj kaj metas ĝin en nia Facebook-paĝo. Antaŭ ol bicikli hejmen, mi havas rendevuon kun V., kiun mi renkontis en la flughaveno kaj kiu laboras ĉe la ministerio pri Edukado. Li laboras pri la efektivigo de nova projekto por la bazlernejoj. Estas tre interesa konversacio. Mi ankaŭ intervjuas lin pri lia lingvokono. Vespere mi verkas anglalingvan artikoleton por Guide Post, senpaga monata gazeto, kaj E-lingvan artikolon por Edukado.net. Al pluraj gazetoj mi sendas fotojn de la fondo de la klubo.