Dua leciono ĉe FONGTIL, universitato, ĉefministro, Hafoti, Independente, leciono ĉe LTC... (05/09/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Matena retumado, kaj survoje al la urbo: plia telefonvoko al la ministerio pri Edukado: la kabinetĉefo ne jam scias la programon de la ministro por tiu tago... sed li sciigos ion... Poste leciono ĉe FONGTIL. Tre surprize kvar homoj venas nur kvin minutojn antaŭ la antaŭvidita fino. Mia demando pri klarigo restas nerespondita. Mi demandas ĉu ni finu je la antaŭvidita horo aŭ daŭrigu, ĉar se ni daŭrigas, mi vere bezonas paŭzon. Oni diras ke ni daŭrigu nur kvin minutojn, sed fine mi povas foriri denove nur pli ol duonan horon post la antaŭvidita horo.

Mi rapide iras al la oficejo de la nacia radio por fintrakti la aĉeton de la banderolo (ĝi kostas pli ol ili antaŭe taksis, kaj mi devas doni la monon kaj finaprobi la skizon). Poste, kun mia komputilo ĉar ne estas tempo iri eĉ iom kromvoje por lasi ĝin en la laborejo de mia gastiganto, mi rapidas al la universitato. Ankoraŭ ne estas tagmezo, sed tamen la dekano refoje ne ĉeestas. Sekvas la registrarejo. Mi havas mallongan sed viglan konversacion kun C.A., konsilisto de la ĉefministro, al kiu mi donas miajn leterojn, la librojn kaj artikolojn por la ĉefministro (vidu 3/9). Ŝi promesas doni al li, kaj diras ke la ĉefministro Xanana Gusmão certe scias pri Esperanto, ĉar jam kelkfoje menciis ĝin ĉe interparoloj rilate al la multaj lingvoj en Orienta Timoro. Ŝi tamen ne certas ĉu li havos tempon reagi, pro tio ke li revenos nur morgaŭ el eksterlando, kaj jam la 15an de septembro refoje vojaĝas [la 15an de septembro mi ricevis rete leteron de la ĉefministro, en kiu li dankas min pro la 'peno subteni lingvon en Orienta Timoro' kaj esperas ke je alia okazo ni povos diskuti pri la E-movado en la mondo kaj la filozofio malantaŭ ĝi].

Posttagmeze mi vizitas refoje Hafoti, porvirina organizaĵo, por sciigi ilin pri la kunvenoj de morgaŭ (tamen neniu el ili venis). Post vizito al bazaro kie oni vendas tradicie teksitajn tukojn kaj simile mi iras al la oficejo de la ĵurnalo Independente, kie mi ricevas du ekzemplerojn de la hodiaŭa gazeto. Oni uzis nur parteton de la longa artikolo kiun mi sendis, kaj ankaŭ iom da propra teksto (kun eraro pri mia forirmonato tamen) kaj aldonis tri fotojn kiujn mi disponigis.

Tiel ĝi okupas duonan paĝon, do certe rimarkebla. Mi volas per buseto iri al la granda butikcentro por tie preni monon el la monmaŝino, sed ne pasas busetoj kiuj ankoraŭ havas lokon (krom unu, sed ĝi ne volas halti – mi poste konsciis ke foje tiuj busetoj rolas kiel personaj aŭtoj, ne kiel busetoj), kaj fine mi promenas la longan distancon. La varmo, la pezo de la sako, la por promenado netaŭgaj ŝuoj (pro tio ke ili devas taŭgi por vizitoj al oficejoj...), kaj la longa distanco preskaŭ malebligas min daŭrigi, sed fine mi alvenas. Mi prenas monon el la monmaŝino tie kaj ĉar tie estas pli da busetoj, mi povas relative rapide kapti unu, per kiu mi alvenas ankoraŭ ĝustatempe ĉe Lorico Training Centre por ilia antaŭlasta duhora leciono. Vespere mi preparas la morgaŭajn lecionojn, kaj retmesaĝas.