Leciono kaj busvojaĝo al Baucau (24/08/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Al la duhora leciono ĉe la radio venas nur 5 homoj (foto maldekstre). Ni bone progresas. Post la tagmanĝo mi vojaĝas buse al Baucau, ĉefurbo de la samnoma distrikto. La vojaĝo, kiu komenciĝas post kiam la buso estas plenplena (kun infanoj en la mallarĝa koridoro inter la seĝoj, junuloj starantaj tie kie devus esti la fermita pordo kaj aliaj junuloj sur la tegmento), daŭras ĉirkaŭ tri horojn laŭ ne tre malbona vojo (ankaŭ ne tre bona...) (sube foto post la alveno). Mia gastiganto E. estas bona amiko de unu el miaj pasintjaraj lernantoj ĉe la radio. Post bona vespermanĝo mi frue enlitiĝas.