Starto de nova grupo en UNTL (12/12/2016)

Frumatene telefonis min Francisco de UDS, kaj ni konsentis pri pliaj lecionoj morgaŭ. Hodiaŭ estis ankaŭ la unua tago de nova kurso: dum la tuta semajno mi instruos ĉiu-tage de la 10a ĝis al 12a al dua grupo en la universitato. Venis 9 studentoj, ĉiuj el la agrikultura fako. Unu el ili jam venis kelkfoje al la alia kurso, sed poste ŝi pro malsano malĉeestis kaj nun decidis rekomenci la kurson. Post tiu grupo tuj sekvis la jam konata grupo, al kiuj mi pro la kutimo instrui semajnfine ĝis la 14a ankaŭ instruis ĝis la 14a anstataŭ la 13a30. 

Nur tiam ili diris ke ili devas iri al la alia klaso, por fari ekzamenon... Atendante buseton mi iom babilis kun aliaj studentoj tie atendantaj. Ili demandis ĉu mi parolas la anglan, kaj iu instigis sian kolegon: vi parolu kun ŝi por konfirmi tion. Estis amuze: li starigis plurajn demandojn kiuj tute ne rilatis unu al la alia. Hejme, post tagmanĝo, nur laboretis antaŭ ol komenci la lastan lecionon de la tago. Aldoniĝis du infanoj kaj unu adoleskulino, sed restis el la kvar 20-jaruloj nur unu... Kelkaj viroj spektis la tuton de ioma distanco. La koko, kokinoj kaj kokidoj, hundoj kaj hundidoj kiuj promenis ĉirkaŭe, estis dankeme uzataj por instrui vortojn kaj sufiksojn...

Vespere mi sukcesis alŝuti iom da fotoj al la retejo, kaj verki iom da raportoj. Mi ankaŭ komencis kunmeti la ekzamenon.