Unua vera leciono (2/12/2016)

Mian laboron mi komencis en la biblioteko de la fakultato pri lingvoj de la universitato UNTL, kie mi demandis kie estas la libroj kiujn mi donacis. La fotojn tiam prenitajn mi donacis: ili tre bone servis por memorigi la homojn pri la donacado de la libroj. Ili petis min reveni: eble ili ankoraŭ trovos pli ol la du vortaretoj kiujn ili post iometa serĉado jam trovis. Mi intencis fari la samon ĉe Fongtil, la forumo de orienttimoraj nro-j, sed tie ĉeestis nur la gvardisto. Al li mi donacis la foton de unu el la lecionoj kiun mi en 2014 donis en tiu organizaĵo. Hazarde provis viziti la forumon ankaŭ unu el la respondeculoj de unu el la membroj-organizaĵoj. Li rakontis ke lia organizaĵo havas lernejojn kaj invitis min veni por saluti la infanojn kaj eĉ instrueti al ili Esperanton. Eĉ se li ne ricevas salajron, li provas kiel eble plej multe transdoni siajn konojn al aliaj kun malpli da bonŝanco en la vivo.

Sekva halto: la muzeo pri la rezisto dum la okupado fare de Indonezio. La biblioteka parto ne estis disponebla, kaj mi demandis al la akceptistino pri kiu temis la ekspozicio (mi fakte celis la portempan, ĉar la temo de la fiksa ekspozicio ja estas klara). Mi miris kiam ŝi ŝajne ne sciis, kaj devis peti informojn ĉe iu alia, kiu ankaŭ ne ŝajnis scii. Mi tiam precizigis ke mi celis la portempan ekspozicion: evidentiĝis ke en tiu momento ne estis portempa ekspozicio. Eĉ pli mirigis min ke do ŝi ne sciis pri kio temis la fiksa ekspozicio. 

Post tio mi frue alvenis ĉe la klasĉambro kie mi estis instruonta. Jam kelkaj lernantoj ĉeestis. Fine ne ĉiuj kiujn mi atendis ĉeestis (nur 15, kaj ne ĉiuj estis anoncitaj antaŭe), sed estis bona leciono kaj mi havis helpon de Teofilo por traduki aŭ rekte klarigi kelkajn gramatikajn aferojn al/en la tetuna. Estas eble interese por vi legantoj scii, ke mi intencis instrui ĉi-foje per la portugala anstataŭ per la indonezia, kiun mi uzis en 2014. Intertempe mi ja pli flue parolis ĝin ol antaŭe. Unue, la portugala estas vere oficiala lingvo, kaj la indonezia nur 'laborlingvo' ne plu uzenda en instruado (sed uzata). Due, mi supozis ke por junuloj, kiuj pasigis plejparton de sia vivo jam en sendependa lando, kaj teorie devus esti ricevintaj preskaŭ la tutan edukadon en la portugala, tiu lingvo estus pli facila ol la indonezia. Tamen, ili rapide klarigis ke ili preferas ke mi uzu la indonezian, kaj tio ne ŝuldiĝis al la nivelo de mia portugala, kvankam efektive mi parolas la indonezian pli flue. Plejparte el la homoj spektas precipe la indonezian televidon kaj tiel daŭre bone komprenas ĝin. Plie ĝi ankaŭ pli proksimas al la tetuna ol la portugala. Tamen poste du novuloj diris ke ili preferis la portugalan. Mi do uzis principe la indonezian (la lernolibro jam estis en la portugala), kaj foje tradukis ankaŭ al la portugala, aŭ al la tetuna (tio lasta ne eblis por klarigi gramatikon, sed jes por traduki novajn vortoj kaj eĉ frazetojn). Kiam studentoj tradukis frazojn, ili rajtis uzi la lingvon kiun ili preferas.

Post la leciono mi intencis iri al restoracio kie mi antaŭ du jaroj bone povis vegane manĝi. Evidentiĝis ke ĝi ne plu ekzistas. Mi rezignis pri tagmanĝo, kaj vizitis la nacian radion. Tie laboras la prezidanto de la urba Esperanto-klubo José da Costa, ĉe kie mi loĝos dum la semajnfino. Post ioma babilado kun kelkaj antaŭaj lernantoj, li veturigis min per motorciklo al sia domo, kaj poste ni iris aĉeti legomojn kaj fruktojn. Mi ripozis kaj retumis, manĝis kaj provis ekdormi, sed je la 2-a mi ne plu povis dormi, kaj mi legis kaj retumis ĝis la 5-a matene. Feliĉe en postaj noktoj mi ne plu suferis de horzonozo.