Lecionoj kaj aĉetumado (14/12/2016)

Mi denove havis problemojn kun la publika transporto, nu pli ĝuste dirite, pro la manko de ĝi. Post longa promenado mi prenis taksion ĝis apud la universitato. Mi aĉetis aldonan interretkrediton, faris kopiojn (interalie de la ekzameno) kaj ankoraŭ ĝustatempe alvenis en la klaso. Post la du lecionoj mi promenis ĝis loko kie eblis preni buseton al vegetara restoracio, kie mi manĝis. Mi faris tion ĉar mi havis rendevuon kun la aŭstralianino kiun mi mistrafis antaŭ plie ol semajnon ĉe la preĝejo. De la restoracio eblis promeni al ŝi: ŝi estis ege okupita kaj ni babilis nur tre mallonge post la transdonado de la dosiero (kiun mi cetere ne sukcesis malfermi: ĝi estas en iu al mi nekonata formato). Reirinte al la granda vojo mi iris unue al superbazaro kie mi trovis fine tion kion mi serĉis: 20 glasojn por uzo dum la festo. Estis tiel ke, pro provo eviti tro da plasto, mi petis la studentojn kunporti sian propran glason. Tiel mi povus kunporti grandegan akvujon anstataŭ multajn plastajn boteletojn. Sed oni estis avertinta min ke ĉefe la knaboj malfacile farus tion. Do mi decidis aĉeti glasojn, kaze ke kelkaj ne kunportis sian.

Poste direkte al la hejmo: la unua buseto rapide alvenis. La dua buseto tiom atendigis sin ke mi fine prenis denove taksion, ankaŭ ĉar komencis pluvi. Antaŭ tio mi jam estis ekkonvercasiinta kun alia atendanta pasaĝero kaj ŝi hazarde devis iri en la sama direkto, do ni iris kune. Hejme mi finpretigis la ekzamenojn kaj atestilojn, kaj ‚provlegis‘ la tetunlingvan leteron por la ĵurnalistoj, pretigitajn de José. La antaŭvidita leciono al la kvartalaj infanoj ne okazis pro la pluvego.