Donacado de libroj en Baucau - reen al Dilio - vizo - flugbileto (28/08/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Antaŭ ol reiri al Dilio per buso mi iras al la domo de Imelda. Ŝi jam foriris al la lernejo, sed la tuta familio ĉeestas kaj akceptas danke la librojn kiujn mi alportas. Mi ankaŭ iras al la Instituto Católico para Formação de Profesores (homoj nomas ĝin kutime 'Marista', laŭ la aŭstraliaj religiuloj kiuj fondis ĝin). Tie 170 junuloj lernas dum tri jaroj (bakalaŭro) la arton instrui (en bazlernejo, kiu daŭras ĉi tie 9 jarojn). La vic-direktoro Mariano akceptas min kaj taksas la aferon interesan. Li promesas sciigi al siaj kolegoj pri la libroj, kaj meti tiujn post tio en la biblioteko. La biblioteko estas alirebla ankaŭ de ne-studentoj.

Same kiel aliloke, la materialo ne estos prunteprenebla pro tio ke mi donacas nur unu ekzempleron de ĉiu libro. Tamen, la elektronika materialo estos havebla por interesiĝantoj, kaj ili ankaŭ promesas fari paperajn kopiojn. Ni ankoraŭ babilas iom pri la lingvoj en kiu oni instruas: dulingve en la portugala kaj tetuna, kaj se necese ankaŭ en la indonezia. Tamen, ekde 2012 oni laŭleĝe ne plu rajtas uzi la indonezian en la instruado, kvankam multaj libroj, certe en universitatoj, daŭre estas en la indonezia. Ĉiuj kiuj finstudis kiel instruisto devas ankaŭ sekvi kurson pri la portugala, kiujn multaj taksas malfacila, precipe pro la konjugacio de la verboj. La ekvojaĝo reen al Dilio daŭras longe pro tio ke ne estas multaj pasaĝeroj kaj oni foriras nur kiam la koridoroj kaj pordotruoj estas plena je homoj... Reveninte en Dilio mi ankoraŭ, kvankam mi alvenas 5 minutojn post la oficiala fermohoro, sukcesas reakiri mian pasporton kun vizo por plia monato. Mi vizitas la radion, kie mi retbabilas kun Ilia Dewi pri nia restado en Balio. La saman vesperon mi ankaŭ aĉetas fine la flugbileton por Balio, sciante nur nun ke mi povos foriri la 10an, kaj ne devos forlasi la landon jam la 4an de septembro.