la 26an de marto 2013

Forirtago

Survoje al frumatena naĝado en la maro mi renkontis sur la plaĝo du el miaj lernantoj kiuj volis donaci ion al mi (tradician tias-on, longa mallarĝa ŝtofo iam uzita por bonvenigi gastojn). Post iom da babilado ili iris al sia sportumado kaj mi al naĝado. Post la matenmanĝo George veturigis min al la apuda flughaveno, kie mi devis atendi plurajn horojn. Mi dume iom retumis kaj ripozis. Tuj kiam eblis mi iris por doni la pakaĵojn ĉe la koncerna budo. En la vico mi konatiĝis kun du portugaloj laborantaj en Orienta Timoro kiuj survojis hejmen por ferio. Ili invitis min iri al la urbo por tagmanĝo kun alia amiko de ili. Kvankam la tempo mallongis, mi konsentis. La portugaloj estis tre skeptikaj pri la lernemo de la orienttimoranoj kaj ne povis kredi ke ili vere lernos Esperanton. Ni vidos! Revene al la flughaveno min atendis Mouzy kaj kolego por donaci al mi ekzempleron de la tiutaga Independente kaj adiaŭi min. Ne longe poste mi flugis al Indonezio.