la 24an de marto 2013

Nur tagmeze mi devis iri al la urbo, kaj do matene mi unue iom naĝis en la maro kaj verkis iom da raportoj. Mi devis frue kuiri kaj tagmanĝi por ĝustatempe iri al la legombudo, de kie Zeferino kaj liaj amikoj iris kun mi al la nacia junularkonsilio. Ni alvenis duonhoron tro frue, sed mi tuj komencis instrui, ĉar ili estis novuloj, dum la aliaj en la konsilio jam ricevis lecionon. Fine mi instruis de la 12a30 ĝis la 15a30.

Mi iris kun la knaboj piede al la nacia radio, dum la knabinoj preferis preni la publikan transporton. Ĉe la nacia radio okazis de la 16a ĝis la 18a renkontiĝo de miaj lernantoj ĉe la radio, la konsilio, kaj Zeferino kaj amikoj. Post mallongaj sinprezentoj ni priparolis la manieron laŭ kiu la esperantistoj en Dilio povus labori. Estis decidite ke portempe oni lernos solaj aŭ kun siaj amikoj/kolegoj kaj kunvenos de tempo al tempo kun ĉiuj grupetoj. Ĉar ĉiuj estas komencantoj, estis elektita kunordiganto, kaj ne jam estraro. Nuno Saldanha, 'Produtor Excekutivo de Programação FM2 da Rádio' estis proponita kiel kunordiganto.

Li ne tuj akceptis, sed petis la ĉeestantojn esprimi sian engaĝigon rilate al lernado de Esperanto kaj min esprimi mian engaĝigon rilate al daŭra helpado el Belgio. La respondoj ŝajne sufiĉis por Nuno, kaj li akceptis la taskon de kunordiganto. Estis fiksita la dato de la sekva kunveno de la esperantistoj en Dilio: la 14an de aprilo, la dimanĉon post la Indonezia Esperanto-Kongreso. Ni finis la kunsidon per fotado ekster la konstruaĵo.

Iom post la kunsido venis serĉi min la ĵurnalisto de Independente. Li veturigis min per motorciklo al restoracio kie atendis nin ses el liaj genevoj kaj amikoj, al kiu li volis konatigi Esperanton. Mi donis enkondukan lecionon dum ĉirkaŭ 2 horoj kaj poste adiaŭis ilin. Mi restis kaj manĝis malfruan kaj simplan vespermanĝon. Mia gastiganto, kiu hazarde ankaŭ estis en la urbo, venis preni min por iri hejmen. Eble necesas atentigi ke estas tre malmulte da publika transporto vespere, kaj tute ne ĝis la domo kie mi tranoktis. Do tre gravis kaj utilis ke mi tiom ofte povis kalkuli je la helpo de mia gastiganto por veturado.