Du lecionoj, kompilado de flugfolio (23/08/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Post la duhora leciono ĉe la nacia radio (foto maldekstre) mi iras manĝi kun mia gastiganto. Pro tio ke ne indas ankoraŭ iri hejmen antaŭ la leciono ĉe Lorico Training Centre (precipe pro la malbonega vojo al la domo) ni ambaŭ laboras iom komputile en la restoracio post la manĝo. Al la leciono venas 12 lernantoj: du venas por la unua fojo (foto sube). Unu el ili venas kun la frato kiu antaŭe venis nur unu fojon, kaj alia sciis pri Esperanto per la libroj kiujn mi lasis en la publika biblioteko kaj serĉante informojn, eksciis pri la kurso pere de amiko. Vespere mi verkas lastajn retmesaĝojn, kaj finkompilas flugfolion por disdoni facile informojn pri Esperanto.