la 23an de marto 2013

Sabato - ripoztago

George veturigis min al apuda distrikto, Liquiçá, por iom ekkoni la landon. La pejzaĵo belegis sed ne eblis malatenti la malriĉecon de la homoj, la malbonan staton de la vojoj kaj la rubon ĵetitan en la naturo. Ni haltis iom ĉe la plaĝo, kie infanoj volonte fotiĝis kun mi.

Revene mi naĝis en la maro kaj poste promenis, cele al trovado de legomoj kaj fermentita sojokuko (tempeh) por la vespermanĝo. Mi trafis legombudon, kaj la vendisto klarigis ke la promenanta tempeh-vendisto ĉiam pasas tie. Mi do decidis atendi tie. Junulo, kiu poste evidentiĝis esti la filo de la legomvendisto, alparolis min kaj demandis pri la celo de mia vizito al Orienta Timoro. Mi klarigis al Zeferino pri Esperanto kaj li, studento de la portugala lingvo, interesiĝis pri ĝi. Li deklaris ke li sekvonttage kun du amikoj kuniros al la leciono ĉe la nacia junularkonsilio. Vespere mi frue enlitiĝis pri elĉerpiĝo.

PS: fine, kiam mi volis jam foriri, venis la tempeh-vendisto.