Unua leciono ĉe FONGTIL, vizito al universitato (04/09/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Antaŭ la foriro al la urbo mi ankoraŭ sendas la korektitan artikolon kaj aliajn materialojn al du ĵurnaloj. La leciono ĉe FONGTIL, kun fine 17 homoj, komenciĝas iom malfrue kaj iom malfacile, interalie pro mia iom malfrua alveno kaj pro komputilaj problemoj, sed fine daŭras pli longe ol antaŭvidita, ĉar homoj tre entuziasme reagas. Mi bedaŭrinde ne ĝustatempe pensis fari foton. Poste mi vizitas la apudan oficejon de la nacia radio por priparoli aferojn. Ni interalie pripensas fari iun banderolon por uzi en fotoj kaj dum propagandaj eventoj.

Mi tagmanĝas kun J.M., orienttimorano kiu longe loĝis en Aŭstralio kaj antaŭ 2-3 jaroj komencis memlerni Esperanton. Li havas plurajn demandojn, precipe pri prononcado, sed ni ankaŭ babilas pri la lingva situacio en la lando, pri historio, kaj tiel plu. Estas tre interesa kaj ĝojiga interbabilado. Mi reiras al la bilioteko de la nacia universitato kaj donacas pli da libroj, tiel ke homoj povu pruntepreni ilin. Mi ankaŭ donas afiŝon de lingvo.info, kiun ili pendigas apud la pordo. Mi volas paroli kun la dekano, sed li ne ĉeestas. Tiamaniere mi tamen hazarde vidas ke en la korto de la universitato okazas danc-konkurso (vidu la foto-albumon). La diversaj fakoj montras iun tradician aŭ modernan dancon kaj la ĵurio prikomentas. Krom iom da teknikaj problemoj, precipe rilate al la mikrofono por la prezentisto kaj ĵurio, ĉio iras glate. Dum mallonga paŭzo iu virino kantas kaj homoj komencas iun rondan dancon, al kiu mi partoprenas. Estas tre amuze. Multe da homoj spektas la tutan spektaklon, kvankam ĝi jam komenciĝis la antaŭan tagon kaj daŭros plu ĝis la malfrua vespero. Mi ne povas resti tiom longe. Malfrue hejmenveninte pro butikumado en granda legombazaro kaj superbazaro (i.a. por aĉeti sukon kaj manĝetojn por la sabata kunveno), ne restas multe da tempo post la kuirado kaj vespermanĝo, sed mi ankoraŭ sukcesas iom verki kaj labori komputile.