Dancado kaj kantado (19/12/2016)

La tutan matenon mi okupiĝis pri la infanoj, provante atingi ion filmindan. Ne facilis: unue estis nur kelkaj knabinoj, poste volis aldoniĝi la knaboj, sed ne facilis instrui ion al ili, post aldoniĝis knabino, kaj iu el la unuaj ne plu estis dezirata ĉe la aliaj... mi tamen filmis.

Posttagmeze mi iris kun du gefratoj de Teofilo al la ĉefo de la kvartolo, por anonci mian foriron. La vizito ege mallonge daŭris. Ili poste kuniris kun mi por kune sed memstare lerni Esperanton, tiel ke se necese mi estus povinta helpi, sed tio apenaŭ necesis. Temis ja pri tre inteligentaj infanoj (kiuj estas inter la unuaj de sia klaso eĉ de la lando). Dume mi verkis raportojn, stampis la librojn por la 'bibliotekoj' de la klubo kun la nova stampilo kun la nomo de la klubo kaj iom laboris pri la vortaro tetuna-Esperanta. Je la fino de la posttagmeze mi denove okupiĝis pri la kantado. Venis ankaŭ pli grandaj knabinoj kiuj volis kundanci. Ili devis lerni de la etaj knabinoj, sed tio funkciis sufiĉe bone. Mi do plurfoje filmis ilin, en diversaj konsistoj. Mi esperas ke iu povos el tiuj filmetoj fari unu belan filmeton.

Dum la lasta filmeto jam iom malhelis, do mi proponis refari ĝin matene. Teofilo ankaŭ estis veninta kaj helpis klarigi la signifon de dua kanto 'Lernu nun' al la pli grandaj knabinoj, kiuj ja neniam antaŭe estis sekvintaj Esperanto-lecinonon (krom eble dum la tutunua leciono). Post la malheliĝo ni daŭrigis kun la vortaro. Unu knabino (9-jara) venis rigardi kion ni faras/diras. Mi pruntedonis al ŝi lernolibron, kaj ŝi mirinde longe eltenis legi ĝin sen enuiĝi. Ankaŭ post la manĝo ni daŭrigis la laboron pri la vortaro.