Refoje lecionoj (9/12/2016)

Matene, post metado de miaj valizoj ĉe José, mi vizitis mallonge la Nacian Konsilion por la Junularo de Orienta Timoro. Tie mi instruis en 2013 kaj mi iris donaci fotojn de tiuj lecionoj. Ni iom babilis kaj mi lasis miajn kontaktinformojn kaze ke ili ankoraŭ volas lecionojn. Mi ne insistis, ĉar mi estis neglektita antaŭ du jaroj. Mi tamen klarigis kie tiuj kiuj volas lerni povas trovi materialon. 

Sekvis la ĉiu-taga leciono en la universitato, kopiado de materialo por studentoj kiuj volas ekde lundo sekvi kurson, kaj malfrua tagmanĝo hejme. 

Je la 18-a denove la tre miksita grupo de infanoj kaj junuloj en la hejma kvartalo. Tre utilis miaj preparoj kun tradukoj al la tetuna. Poste mi multe babilis, interalie kun unu el la junuloj, kiu baldaŭ vojaĝos al Koreio por labori tie dum kelkaj jaroj. Por tio li jam lernis la korean lingvon dum sesmonata intensa kurso. Mi informis lin pri tio ke se li bone lernas Esperanton, li povos kontakti la esperantistojn en Koreio, kaj ni povas helpi al li ke li partoprenu la Universalan Kongreson en Seulo. Espereble lia labor(horar)o permesos tion.