Leciono ĉe la radio kaj arta festivalo (31/08/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Tri horoj da leciono estis antaŭviditaj ĉe la nacia radio. Tiu kiu devis malfermi la pordon de la klasĉambro venis malfrue, kaj mi havis nur tri gelernantojn. Unu ne venis dum kelkaj antaŭaj lecionoj. Mi korektis ŝiajn notojn, kaj tiujn de la aliaj du gelernantoj, kaj ĝis ni povis eniri la ĉambron, ni iom ĝisdatigis ŝin kaj ŝiajn notojn. Ni ne lernis la tutan tempon, ĉiuj lacis. Ni priparolis iom la estonton de Esperanto en Dilio, kaj kiel organizi ĝin. Ni decidis ke ni kunvenos sabate tagmeze post la leciono, tagmanĝante kune por priparoli la movadan strategion en Dilio. Precipe necesos vidi kiuj povas preni respondecon pri la starigota klubo, kaj interkonatiĝo inter la homoj de la diversaj kursoj. Mi tuj metis indonezilingvan anoncon en Facebook, kaj la lernantoj helpis traduki ĝin al la tetuna.

Ili trovis sufiĉe amuza ke mi anoncis ke mi kunportos la trinkaĵojn sed ke ili kunportu la glasojn, tiel ke ne necesu uzi forĵetotajn plastajn gobletojn. Ili proponis ke mi aĉetu akvon en forĵetotaj gobletoj, sed mi rifuzis. Post la manĝo mi vizitas artan festivalejon, kie nun multe pli bone videblas kaj foteblas la multaj artverkoj: tre plaĉas al mi la politikaj desegnaĵoj kaj la fakto ke ili uzis rubaĵojn por konstrui plurajn 'statuojn' (vidu la foto-albumojn. La desegnaĵoj estas en la dua albumo. Unu el la tekstoj de la desegnaĵoj signifas: ni ne bezonas vidi la foton de via vizaĝo!!! Ni bezonas pli programojn de via klara laboro en nia favoro kaj ne nur promeson.)

Poste mi rapidis al Lorico Training Centre kie mi devus instrui je la 15a horo anstataŭ sabate je la 16a. Ŝajnis esti malbona ideo, ĉar neniu venis... Estis la ripozhoro en ripoztago... Vespere/nokte mi korektis iun artikolon publikigotan en Independente kaj enmetis multajn fotojn en Facebook.