Vojaĝo al malgranda eĉ pli orienta insulo: Jaco (26/08/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Frua ekvojaĝo per motorciklo al Jaco, neloĝata insuleto oriente de granda insulo de Orienta Timoro, rekomendata de mia gastiganto en Dilio. Ni alvenas post kvinhora vojaĝo ĉe la marbordo de Tutuala. La lasta horo estis bezonata por la lastaj ok kilometroj. La vojo estis tre ege malbona, ĉi-foje ne tiom pro la truoj, kvankam ankaŭ ili ne mankas sed pro la akraj ŝtonoj kiuj kuŝas loze sur ĝi kaj pro la fakto ke la vojo iras precipe malsupren. Plurfoje mi devas piediri pro la danĝera situacio.

Post tagmanĝo kaj ripozeto ni vojaĝas per malgranda motorŝipo al Jaco mem. La insulo havas belan plaĝon kaj en la mezo estas arbaro, nenio alia. En la arbaro eĉ ne estas vojetoj por fari belan promenadon. Ni tamen provis promeni en la arbaro kaj tio almenaŭ faris la viziton iom inda. Tamen ni ankaŭ trovis proksime al la plaĝo pruvojn de antaŭuloj, kiuj provis prepari manĝojn tie, kaj lasis bedaŭrinde rubaĵojn. La plaĝo kaj arbaro estas jam videblaj de ĉe la alia marbordo, kaj laŭ mi fakte ne indas viziti la insulon kontraŭ tiu relative alta kosto (10 usonaj dolaroj por unu persono, kiom ajn da personoj estas en la ŝipeto...). Almenaŭ tion mi nun scias: ne indas ekskursi ĉi-tien dum iam onta E-kongreso... Vespere mi iom verkis raportojn (per skribilo... mi ne kunportis komputilon, tio estus sensenca) kaj konatiĝas kun portugalaj aŭstralianoj kiuj ferias. Ni tranoktas en tranoktejo apud la marbordo. (Maldekstre foto el Jaco. Videblas la ĉefa insulo. Dekstre foto de la ĉefa insulo. Videblas fore Jaco.)