Reen al Baucau; informado pri Esperanto (27/8/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Matene mi konatiĝas kun S., aŭstralianino kiu laboras por Alola Foundation, ne-registara organizaĵo kiun mi ankoraŭ intencis viziti. Mi parolas al ŝi pri Esperanto, donas broŝuron kaj flugfoliojn por disdoni. La portugalaj aŭstralianoj tiom afablas kunporti min kaj la pakaĵojn supren, tiel ke E. povas iri sola kun/per la motorciklo supren. Ni timas ke alikaze mi devus promeni la tutan vojon supren. Al unu el ili mi sukcesas paroli pri Esperanto. Ŝi loĝas en Melburno kaj la fakto de la tiea klubo subtenis al indonezian E-kongreson plej impresis ŝin.

Bedaŭrinde la motoro de la aŭto ekhavas problemojn. Post pli ol duona horo da vana atendado, mi komencas piediri la ceteran distancon, dum S., kunportas en sia aŭto (jam plena de homoj) miajn pakaĵon (interalie la helmojn, tiujn mi ne povus porti sola) por transdoni al E. Li venas preni min motorcikle kaj ni ekas tuj nian vojaĝon al Baucau, ĉi-foje kun malpli da paŭzoj por fotoj. La trihora sidado sur motorciklo ege lacigas min. Tamen, post nur mallonga ripozeto mi tagmanĝas, duŝas min kaj ekpromenas en la urbo, kiun mi ankoraŭ ne bone vizitis.

Mi alvenas ĉe la bela subaera naĝejo kaj ekprenas fotojn. Junulino demandas ĉu mi volas naĝi. Mi respondas ke bedaŭrinde mi ne havas tempon por tio. Ni plue babilas, mi intervjuas ŝin pri sia lingvokono (cela al artikolo pri la lingva situacio en la lando) kaj mi informas ŝin pri Esperanto. Imelda tiom entuziasmas ke mi donas la paperan lernomaterialon kiun mi kunhavas, kaj kvankam unue ŝi ne emis, ŝi decidas ke ni tamen iru al ŝia domo por ke ŝi kopiu la elektronikan materialon al sia komputilo. Survoje ni renkontas amikinon de ŝi, al kiu ŝi montras la materialon, kaj diras ke ŝi poste klarigos pli (vidu foton). Kopiante la materialon, ŝi klarigas ke ŝi kunvenigos kaj informos siajn amikojn pri ĉi tiu 'nova, interesa afero'.

Vespere mi mallonge klarigas al 12 junuloj kaj infanoj kunvenigitaj de mia gastiganto pri tio kio estas Esperanto. La gastiganto ambicie deklaras ke li fondos klubon de Esperanto en Baucau, tamen ĉe la aliaj mi ne vidas grandan entuziasmon.