Al plaĝo kaj al Vinilale (25/08/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

E. veturigas min al la belega plaĝo Watabo. Survoje mi iom vidas ankaŭ de la urbo: multe pli verda ol Dili, malpli da trafiko... ŝajnas pli alloga por kongreso. Sed la eblecoj rilate al hoteloj kaj kunvenejoj estas multe malpli multaj ol en Dilio. Plie necesus plia, ne tiom facila vojaĝo de Dili al Baucau.

En iu printejo mi provas printi kaj kopii la flugfoliojn kiujn mi finkompilis sabatnokte, sed mi ne sukcesas.

Post la tagmanĝo kaj ŝajne necesega ĉar longa tagmeza dormeto, ni refoje provas, en aliaj printejo, kaj ĉi-foje sukcesas. Ni veturas al la subdistrikto Vinilale, kie ni iom promenas. La preĝejo estas ornamita kaj antaŭ kaj en ĝi estas multe da homoj pri tio ke oni festas la 500-jariĝon de la alveno de katolikismo en Orienta Timoro. Ni parolas pri Esperanto al iu juna onta pastro en la Don Bosco-kolegio, al bo-familianoj de mia gastiganto, kaj al la ĉefo de la subdistrikto, patro de mia konatulino Maia en Dilio. Mi aŭdas poste de iu en Dilio, kiu evidentiĝis esti lia nevo ke li tiun renkonton menciis en sia Facebook-paĝo kaj aldonis ke oni lernu 'tiun novan lingvon'. Ne eblis tranokti en Vinilale pro tio ke mankis en la vilaĝo akvo, kaj nia ĉeesto ankoraŭ pli malfaciligus la situacion por gastigantoj. La manko klarigas la fakton ke ni survoje vidis plurajn knabinojn kun ujoj por serĉi akvon. Kutime tio ne plu necesas kaj do mirigis min.