Unua kunveno (30/11/2016)

Ĉi matene mi vizitis Xanana Gusmaõ Reading Room, kiu funkcias kiel urba biblioteko. Antaŭ du jaroj mi donacis ĉi tie staketon da Esperanto-libroj. El tiuj restis nur du. Unu havis la etikedon 'portugala lingvo' la alia la etikedon 'aliaj lingvoj' en la tetuna. Mi klarigis al la bibliotekistinoj (aliaj ol antaŭ du jaroj) kaj oni promesis meti novajn etikedojn 'Esperanto'. Mi donacis fotojn de la tiama disdono. Ĉu mi donos aliajn librojn, dependos iom de la situacio en la aliaj bibliotekoj. Pozitive estis ke la registra sistemo jam ŝanĝiĝis kaj ŝajnis pli bone ol antaŭe. Survoje al la universitato mi salutis la manaĝeron de la gazeto Guide Post kiu antaŭ du jaroj metis anoncon pri la nova klubo en sia gazeto. Li diris ke io tia denove eblas se utilas.

Tagmeze en la universitato mi renkontis profesorinon pri agronomio. Ŝi interesiĝis pri Esperanto sed ne havis tempon por lerni. Tamen, ŝi disponigis salonon kie mi povos instrui dum mia restado. Ni babilis, en ĉeesto de Cornelio, kiu estis perinta la kontakton, kaj du studentaj respondeculoj (prezidanto kaj vicprezidanto de la studenta asocio). Tiuj du ĉeestis mian prezenton tuj poste. Ĉeestis ĝin krome entute 26 studentoj, plejparte de la agrikultura fako. La respondeculoj, Cornelio, kaj mi ĉiuj klarigis pri Esperanto, kaj mi donis enkondukan lecioneton (kelkajn bazajn frazojn kaj la alfabeton). Fine ni sukcesis fiksi la horaron por plejparte el la studentoj (21): ĉiu-tage de la 12a ĝis la 13a30, kaj aldone semajnfine de la 10a ĝis la 12a. Mi multe insistis ke necesis veni al ĉiuj lecionoj. Aliaj amikoj de Cornelio kaj minimume unu el tiu ĉi grupo lernos en alia momento, ankoraŭ fiksota.

Post la kunveno mi iris manĝi en restoracio kie mi estis manĝinta ankaŭ antaŭ du jaroj. La nomo kaj la posedantoj jam ŝanĝiĝis, kaj evidentĝis ke la kuiristino por la unua fojo kuiris tion kion mi elektis el la menuo(kaj ne tre bone sukcesis pri tio). Poste mi reiris al la biblioteko por verki kaj enretigi ĉi tiun tekston.

Kiam mi finis tion, ekpluvis. Mi tamen ne atendis ĉeson de la pluvo por iri al la kopiejo por fari kopiojn el la lernolibro kiun mi volis uzi (portugala versio de la Zagreba Metodo). Mi ja ne portis sufiĉe da el ĝi por ĉiuj anoncintoj, nur tiom kiom haveblis ĉe UEA ĉe mia foriro. Vespere mi ankoraŭ lernis la tetunan kaj legis pri mitoj en Esperantujo...