Verkado/organizado, intervjuo, leciono, letero al ĉefministro (03/09/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Matene mi restas hejme por verki kaj labori. Mi aldonas la sekvajn lecionojn en Facebook kiel eventoj, retbabilas kun pluraj homoj por aranĝi aferojn, interalie la posttagmezan viziton de ĵurnalisto, kaj korektas plu iun artikolon. Mia telefonvoko al la ministerio pri Edukado ne havas sekvojn: la kabinetĉefo ne estas en la oficejo kaj ne jam priparolis mian viziton kun la ministro. Posttagmeze Enthy, ĵurnalisto de timoroman.com vizitas min. Li intervjuas min kaj post tio veturigas min per sia motorciklo al Lorico Training Centre. Tie li partoprenas mian lecionon (foto meze) kaj poste intervjuas Chrystina, unu el la lernemaj lernantinoj (foto tute maldekstre). Vespere mi verkas leteron por la ĉefministro. Tiun mi donos kune kun la libro de Miguel de Faria Bastos, malgranda libreto pri la historio de Esperanto (en la portugala), mian pasintjaran leteron kiu verŝajne neniam alvenis, kaj kopioj de la jam aperintaj artikoloj al konsilisto de la ĉefministro, por pludoni al li. Elĉerpita mi fine povas dormi.