Du lecionoj, verkado de raportoj, artikolo... (16/08/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

De la 9a ĝis al 12a mi instruas Esperanton ĉe RTTL (vidu foton maldektran).

Venis nur ok homoj, el kiuj du novuloj, kio ne faciligas la instruadon. Tamen, ili mem kontentas kaj diras ke pli bonas malgranda grupo. Ni fakte bone progresis. Post la leciono mi laboras kun Teofilo kaj Alcino pri la tetuna traduko de la ŝlosilo. Teofilo jam verkis ĝin, sed ni revizias kune. Ne facilas, ĉar estas du lingvaj institucioj en la lando, kies konsiloj pri ortografio malsimilas. Plie estas diversaj lingvotrezoraj tavoloj: iuj uzas pli multe la originalaj vortoj, aliaj pli ofte la portugalaj, aliaj ne komprenos iujn ajn el la lingvistikaj terminoj... Ĉe kelkaj terminoj ni decidas meti du tradukojn kaj ni sekvas la ortografion de la universitato UNTL (kaj ne tiun de DIT, kie mi sekvis lecionojn de la tetuna...). Ni printas ĝin, por ke mi povu kopii ĝin por transdoni. Ni printas ankaŭ la vortliston, por trarigardi ĝin kaj kiom mi kapablas korekti.

Post butikumado kun mia gastiganto, li veturigas min al la junularcentro, kie mi instruas preskaŭ du horojn (16-18a) al dek lernantoj (vidu foton dekstran). Ankaŭ ĉi tie estas kelkaj kiuj ne jam venis pasintfoje... Kelkaj eĉ ne scias kio estas Esperanto. Mi mallonge klarigas, iom ripetas la gravajn frazojn lernitajn sabate kaj daŭrigas. Ankaŭ Ozorio mem partoprenas kaj ni bone progresas.

Ĝis malfruvespere mi retumas kaj verkas tekston kiu povus aperi en Lian Foinsa'e (Junulara lingvo) kaj kiun Teofilo pretas traduki al la tetuna. Mi ankaŭ aldonas fotojn pri mia agado kaj pri Orienta Timoro en Facebook.