Leciono, LTC,... (5/12/2016)

Matene mi vizitis la ministerion pri Edukado kune kun Angelino, la patro de Teofilo, kiu laboras en unu el ĝiaj institutoj (tiu por trejnado de instruistoj). Mi volis scii kiel statis la libroj kiujn mi donacis en 2014 al la moviĝanta biblioteko. Angelino fakte jam estis informinta min la antaŭan tagon ke tiu biblioteko ne plu funkcias, sed ni iris viziti la antaŭan kaj la nunan ĉefon. La antaŭa bedaŭrinde ne ĉeestis, kaj la nuna ĝentile akceptis min sed ne povis redoni la librojn sen la konsento de la antaŭa ĉefo. Mi ankaŭ devis promesis ke mi redonos librojn se kaj kiam ĝi denove funkcios. Oni informtenos min. Mi vizitis bibliotekon de la departemento de Angelino. Ĝi bone aspektis sed laŭ la kunlaborantoj, neniu vizitis ĝin. Ĝia celpubliko estas la funkciuloj de la departemento. Alia 'centra' biblioteko estas fakte la loko kie la libroj ricevas etikedon kaj de kie ili estas portitaj al la ĝusta universitata fakultato. Do se mi volus doni pli da libroj al la lingva fakultato de UNTL, mi lasu ilin ĉi tie. Mi jam devis iom hasti por ankoraŭ farigi kelkcent kopiojn bezonataj por la kurso, kaj alvenis ĝuste tagmeze ĉe la klasĉambro. 

La lecionon partoprenis 14 studentoj, inkluzive de Teofilo, kiu denove helpis kiam necesis. Mi disdonis la gramatikan parton de la ŝlosilo, tradukita al la tetuna kaj ne jam publikigita. Post la tagmanĝo mi vizitis Lorico Training Centre, kie mi instruis antaŭ du jaroj. La ĉefo, Ozorio, kaj lia fratino, Cristina, parolis kun mi, kaj daŭre montris intereson. Al la ĉefo mi devis tamen klarigi ke ne eblas simple kopii/traduki la anglalingvan kurson kiun li kutime donas al Esperanto, precipe ne por ekzemple la verboj. Temas pri tute alia sistemo. Li starigis demandojn kiujn li mem ricevis de kolegoj al kiuj li volis enkonduki la lingvon, kiel: kie oni povos labori per Esperanto? La demando estis ja atendebla, ĉar multaj orienttimoranoj laboras en Britio, post lernado de la angla, kaj en Koreio, post lernado de la korea. Ke ili tie gajnas malmulte laŭ la lokaj normoj, ne tro gravas por ili, ĉar ili tamen povas en kelkaj jaroj multon ŝpari, kaj povos per tio jam konstrui domon en la hejmlando. Do kie oni laboru per Esperanto? Mi donis kelkajn lastatempajn ekzemplojn pri liberaj laborpostenoj, sed realisme diris ke oni prefere ankaŭ havu aliajn konojn/sciojn, kaj ke ne estas miloj da eblecoj/laborpostenoj. Sed ke aliflanke la ebleco konatiĝi kun eksterlandanoj povas esti riĉiga.

Post tio mi iris al mia 'unua hejmo' ĉe la plaĝo, kie mi planis resti kelkajn tagojn, kaj verkis raportojn de la lastaj tagoj.