Eĉ pli granda tago! Zamenhoffesto! (17/12/2016)

Frumatene mi finpretigis la atestilojn por printado, kaj iris taksie (ĉar kun peza sako da libroj) al la universitato. Post printado de la atestiloj, mi iris al la klaso. Jam pluraj studentoj estis tie. Iu studentino helpis min skribante la nomojn, naskiĝlokon kaj -daton sur la atestiloj, aliaj prezentis la librojn sur la tablo, kaj poste trafoliumis ilin.

Unue sekvis la korektado de la ekzamenoj: mi rapide trairis ĉiun ekzercon kaj donis la ĝustan respondon. La unua atestilo estis por Teofilo, kiu estis farinta buŝan KER-ekzamenon en la UK en Francio. Poste la du kun tre bonaj rezultoj, al kiu mi donacis po vortaron, kaj kiuj rajtis elekti krome kvar librojn el la prezentitaj libroj. Sekvis la du kun bonaj rezultoj, kiuj same elektis kvar librojn kaj poste tiuj kiuj kunportis glason rajtis elekti libron. Fine tiuj kiuj sufiĉe sukcesis kaj ne sukcesis elektis po tri librojn. Restis kelkaj libroj por posta uzo kiam venos novuloj.

Mi mem ricevis du tradiciajn ‚tais‘-tukojn de miaj lernantoj. Poste ni prenis plurajn fotojn kaj iom ekzercis la kantadon de la himnon antaŭ ol ekiri al la parko 'Jardim 5 de Maio' (Ĝardeno 5-a de majo). José jam estis tie kun ĉiuj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Ni plu ekzercis la himnon, kaj mi estis ege bonŝanca ke Teofilo povis gvidi tiun ekzercadon/kantadon, pro mia nekompetenco pri kantado... Hazarde aŭ ne ĉeestis en la parko ankaŭ la João kiu lernis la francan kaj kiun mi estis renkontinta du tagojn antaŭe. Li kunekzercis kaj kantis.

Post la ekzercado ni 'oficale' kantis la himnon, kaj João da Cruz montris iom da magio kun kartoj kaj monero. Ni manĝis kaj trinkis, kaj dume fine alvenis du ĵurnalistoj (de Timor Post kaj Timoroman), kiuj intervjuis po du-tri el la ĉeestantoj. Necesi ilin pagi... Mi kutime ne faras tion, sed mi lasis tion al la bontrovo de José, kiu sciis ke ĵurnalistoj de neŝtataj gazetoj estas tre malbone pagataj kaj kutime ion ricevas por vojaĝkostoj ks. Iom ekpluvetis. La informfolioj estis disdonitaj al la ĉeestantoj en la parko, sed rimarkinde malmulte da el ili scivolis pri nia kantado kaj magio. Sekvis ankoraŭ laŭtlegado de poemo fare de unu el la lernantoj kaj jen la fino. Estis bela maniero fini la lecionserion: memorigi pri Zamenhof kaj iri kun la grupo ekstere. Ni adiaŭis, kaj ili ĉiuj promesis veni sekvatage al Tasi Tolu 'la tri lagoj', laŭ kiu la klubo estis nomita, kaj kiun mi volis viziti.

Hejmenveninte Teofilo, José kaj mi longe restis ĉe la manĝotablo por babili, kaj poste mi oficiale transdonis librojn de SES al ambaŭ, kaj kd-ojn al José por la radio. José kaj mi poste iris al UDS, kie okazis deklam-evento kaj al kiu mi estis promesinta iri. Ŝajnis ke la junuloj mallonge prelegis pri la temo 'kial mi devis lerni la anglan', kaj ke poste la ĵurio ilin tre detale korektis... Estis iom strange aŭdi de iu kiu mem ne tute bone prononcas, kritikojn al la junuloj ĝuste pri prononcado... Alia strangaĵo estis ke kelkaj knabinoj havis identajn enkondukajn kaj finajn frazojn kaj nur kelkajn mezajn iom malsamajn. Ni ne restis longe: ne tre interesis, kaj mi jam estis promesinta al José ke ni ne restos longe. Li ja veturigis min tien kaj reen. Hejme mi iom ripozis, kaj poste decidis ke mi instruos kanton de JoMo al la infanoj anstataŭ pliajn frazojn/vortojn. Ni plurfoje aŭskultis 'Ĉu vi volas danci?' kaj 'Lernu nun' kaj ili jam povis iom kunkanti la refrenojn. Ni konsentis daŭrigi morgaŭ. Vespere mi laboris kun Teofilo pri vortaro 'tetuna-Esperanto'. Poste mi serĉis la tekstojn de la menciitaj kantoj en la reto (sed devis unu peti de JoMo mem ĉar mi ne trovis ĝin).