“Timor” – “o maior campo de extermínio do mundo”, “ the biggest extermination camp in the world”, “la plej granda ekstermejo en la mondo”

[English] [Esperanto] [Bahasa Indonesia] [Português] [Tetun]

Timor - o maior campo de extermínio do mundo = Timor - the biggest extermination camp in the world = Timoro - la plej granda ekstermejo en la mondo estas la trilingva titolo de libro eldonita en Portugalio, prezentita en la Palaco de Kongresoj ‘le Corum’ en Montpeliero, dum la Universala Kongreso en Francio, la 6an de augusto 1998, kaj lanĉita tuj poste en Lisbono. La libro enhavas la tekston de prelego kiun advokato kaj esperantisto Miguel Faria de Bastos faris dum la Universala Kongreso de Esperanto en Adelajdo, Aŭstralio en la somero de 1997.

La libreto temas pri la genocido kaj  pri la subpremita rajto al sendependiĝo en Orienta Timoro post kiam, en la 7an de decembro 1975, la proceso de malkoloniigo far Portugalio estis interrompita de la indonezia registaro, kiu poste aneksis la teritorion de Orienta Timoro. En la prelego mem Faria de Bastos ne povis eniri multajn detalojn, kaj restis ĉe ĝeneralaĵoj konataj jam de la tuta portugallingva mondo. Por la libro-eldono, Faria de Bastos aldonis multajn informojn en formo de piednotoj. La antaŭparolo estas de José Ramos-Horta, kiu iĝis en 2002 la unua ministro pri eksteraj aferoj de la lando kaj poste ĝia prezidento.

La trilingva libro estis donacita al ĉiuj membroj de la eŭropa parlamento kaj al altranguloj en Orienta Timoro, kiel Xanana Gusmão, la unua prezidento de la lando kaj José Ramos-Horta, ĝia dua prezidento. Ofte esperantistoj donacis ĝin al portugallingvanoj aŭ anglalingvanoj por konatigi al homoj en la tuta mondo la tragedion de Orienta Timoro. Pro tiu diskonigo la libreto iagrade helpis al la sendependiĝo de Orienta Timoro.

Bibliografiaj informoj:

Timor - o maior campo de extermínio do mundo = Timor - the biggest extermination camp in the world = Timoro - la plej granda ekstermejo en la mondo, Miguel Faria de Bastos. Lisboa: Associação Portuguesa de Esperanto, 1998, 67 p. Trilingva en portugala, angla kaj Esperanto. ISBN 972-9471-34-7. La aŭtoro estis la prezidanto de la Associação Portuguesa de Esperanto.

La librokovrilo videblas en Ipernity.