"Feritago": lasta tetun-leciono kaj donacado de libroj (15/08/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Dum la paŭzo de mia leciono mi donacas librojn, kd-on kaj aliajn elektronikajn materialojn por lerni Esperanton al la biblioteko de mia lernejo. Pro tio ke mi jam multe lernis kaj pensas ke mi povas memstare plulerni kaj havas tro da laboro dumtage, eĉ lecionoj en ĵaŭdo kaj vendredo, mi decidis ne plu veni al la kurso, do estis la lasta ŝanco donaci la librojn. La akceptantoj sciigas ke homoj devas surloke konsulti la materialon, krom la oficistoj, kiuj rajtas kunporti ilin. Ili promesas ke la novaj akiroj estos menciitaj en la monata gazeto de la lernejo, Perspektiva – DIT Monthly Bulletin. Mi esperas ke mi sukcesos akiri ekzempleron de ĝi.

Mi tagmanĝas kun Mouzy, direktoro de Independente, kiun mi ne jam sukcesis renkontiĝi ĉi-jare, por priparoli aferojn rilate al tio kion li povus fari por Esperanto. Li demandos al siaj kolegoj pri ebleco sekvi kurson de Esperanto (du tagojn poste mi ricevis tekstmesaĝo ke ili ne havas tempon por tio -- kion mi suspektis, ĉar ili jam lernas la portugalan, kio fakte multe pli utilas al ili...).

Malstreĉiga posttagmezo pro tio ke plej multaj homoj ne laboras hodiaŭ (katolika feritago) kaj vespera retumado.