Vizitoj, kopiado, ekspozicio, leciono ĉe LTC... (02/09/2014)
Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.
Dua vizito al la ministerio pri Edukado, ĉar mi ne ricevis iun reagon post la antaŭa vizito (vidu 19/8). La kabinetĉefo akceptas min post iomete da atendado. Li iom plu informpetas, ni interŝangas telefonnumerojn kaj li petas ke mi telefonu morgaŭ inter la 10a kaj 11a por vidi ĉu la ministro povus akcepti min.
En la kopiejo kie la deĵorantoj interesiĝis iom pri Esperanto, mi sciigas pri la lecionoj kiuj okazos ĵaŭde, vendrede kaj sabate, kaj pri la kunsido tuj post la sabata leciono. Mi ankaŭ intervjuas la deĵorantinon pri la lingvoj kiujn ŝi parolas.
Ĉe la nacia radio mi aranĝas plurajn aferetojn, legas miajn retmesaĝojn kaj ekscias ke ne okazos la enkonduko ĉe Alolo Foundation.
Post la tagmanĝo mi refoje iras al la Chega-ekspozicio. Ĉi-foje mi vizitas la parton pri la malliberejoj. Ĝi troviĝas ne antaŭaj ĉeloj kie la malliberuloj lasis grafitaĵojn. Legeblas atestoj de viktimoj de torturo, listigoj de la specoj de torturo kaj nomoj de la malliberuloj.
Survoje al Lorico Training Centre mi haltas ĉe la vojaĝagentejo, kiu kontraŭe al sia promeso, ne sendis ĝis nun mian flugbileton. Ili serĉas la retmesaĝon, sed mi ne havas tempon atendi (mi ja devas iri instrui). Kiam mi diras tion, la ĉefino diras ke mi ne plu revenu... Tre bone, mi certe ne planis reveni tien por sekvaj flugoj. Mi jes ricevis la flugbileton nun papere.
La leciono komenciĝas iom malfrue, kun 6 lernantoj, el kiu unu estas novulino. Ŝi tamen post iom da tempo surprize bone respondas al demandoj. Mi ĝojas ĉar minimume du el la knabinoj montras ke ili studis ankaŭ ekster la kurso. Ni lernas precipe novajn vortojn pri manĝoj, hobioj, ktp. Jam estas tempo, kiam unu demandas pri vortoj rilate al banĉambro kaj banado. Kaj ŝi volas scii ne morgaŭ sed hodiaŭ... Ni daŭrigas 15 minutojn, ĝis tro malhelas por legi tion kion mi skribas sur la tabulo. Ne haveblas lumo.
Vespere verkado de raportoj.