Prelegoj
De tempo al tempo mi rakontas pri (la historio de) la movado en Indonezio aŭ pri miaj instruvojaĝoj al Indonezio. Por mem ne forgesi pri ili, kaj eventuale instigi ankaŭ vian klubon aŭ asocion inviti min por paroli pri unu el tiuj temoj, mi listigas ilin ĉi tie. Se tiu prelego estis ie menciita en raporto aŭ gazeto, mi aldonas. Se mi forgesis aŭ pretervidis ion, bv. kontakti min!
2008
30?/4/2008 - ???loko, Svedio
Okazo: Sveda Esperanto-Kongreso
Temoj: historio de la E-movado en Afriko kaj la historio de la E-movado en Indonezio.
Menciita en La Espero, ...
2010
14?/5/2010 - Antverpeno, Belgio
Okazo: Beneluksa Kongreso
Temoj: unua instruvojaĝo en Indonezio kaj miaj esploroj pri la historio de la E-movado en Indonezio.
Mallonge menciita en raporto pri la kongreso en Fen-X, 15/4 (julio-aŭgusto 2010): p. 7.
Krome en...?Horizontaal?
2011
10/12/2011 - Hago, Nederlando
Okazo: Zamenhoftago
Temo: miaj travivaĵoj en Indonezio, kie mi tiam jam du fojojn estis instruinta.
Post la prelegoj okazis komuna manĝo kaj kvizo.
Aperis bela foto de la grupo de la festantoj kaj raporto en Fen-X, 17/2 (marto-aprilo 2012): p. 4.
2012
1/2/2012 - Bruselo, Belgio
Okazo: Semajna klubvespero de la Brusela Grupo Esperantista
Temo: la movado en Indonezio
Pro malfrua anonco, teknikaj mankoj kaj neatendita eksterlanda gasto (Giorgio Silfer) la prelego estis mallongigita al nur duona horo.
26/9/2012 - Bruselo, Belgio
Okazo: Semajna klubvespero de la Brusela Grupo Esperantista
Temo: instrui Esperanton en Indonezio