Pri la unua vojaĝo - marto 2013

[EO]

Ĉi tie gazetartikoloj kaj radio-programoj kun ligo al Esperanto en Orienta Timoro en 2013. Unue la artikoloj aperintaj en Orienta Timoro, poste la artikoloj aperintaj en Esperantujo. La plej novaj artikoloj troviĝas supre. PDF-oj de la artikoloj troviĝas tute sube.

[TET]

Iha ne'e iha lista artikulu no programa radio kona-ba esperanto iha Timór Lorosa'e tinan 2013. PDF husi artikulu iha kraik.

[PT]

Aqui eu listei artigos e programas de rádio com um link para o Esperanto em Timor Leste no ano 2013. Em primeiro lugar, o artigo foi publicado em Timor Leste, após os artigos publicados em Esperanto. Os artigos mais recentes estão acima. Os exames dos artigos podem ser encontrados abaixo.

[ID]

Di sini saya sudah membuat daftar artikel-artikel dan program radio yang bahas Esperanto di Timor Leste pada tahun 2013. Pertama artikel yang dipublikasikan di Timor Leste, setelahnya artikelyang dipublikasikan di 'Esperantujo' (wilayah Esperanto).

Artikel terbaru ada di atas. Pdf-nya dari artikel ada di bawa.

[EN]

Here I've listed articles and radio programs with a link to Esperanto in East Timor in the year 2013. First the articles which appeared in East Timor, then the articles which appeared in 'Esperantujo' (Esperanto-land). The most recent articles are above. Scans of the articles can be found below.

Artikoloj aperintaj en Orienta Timoro

26/3/2013

"Lian Esperanto mosu ona iha TL", Independente, p. 5, Mouzinho Lopes de Araujo.Traduko de la titolo: "Esperanto alvenis en Orienta Timoro"

La artikolo havas foton de la 25a de marto 2013, kiam Heidi Goes ricevis de Antonio Febu da Silva, ĉefo de la departemento de la radio-programoj de la nacia radio de Timoro, kelkajn donacojn okaze de la lasta leciono. La artikolo mencias ke la radio-prezentistoj sekvis Esperanto-lecionojn kaj ankaŭ la kontaktinformojn de la kunordiganto de la grupo, Nuno Saldanha.

25/3/2013

"Goes: Mai Ita Koko Konese Lingua Esperanto", Suara Timor Lorosae, p. 4, Carlito Suares.Traduko de la titolo: "Goes: Ni konatiĝu kun Esperanto".

La artikolo estas verkita post intervjuo kun Heidi Goes la 20an de marto 2013 en la oficejo de la gazeto. Ĝin akompanas foto farita dum tiu vizito. La artikolo estas en la tetuma kaj klarigas kio estas Esperanto. Ĝi mencias ankaŭ ke Heidi Goes venas instrui kaj propagandi ĝin en la ĉefurbo Dilio.

22/3/2013

"Hedy Hus: Habelar Lian Esperanto Iha TL", Diário, p. 2.Traduko de la titolo (misskribo de mia nomo): "Heidi Goes: konatigi Esperanton en Orienta Timoro"

La senfota artikolo en la tetuma estas verkita post intervjuo kun Heidi Goes la 19an de marto 2013 en la oficejo de la gazeto.

21/3/2013

"AEU Habelar Lian Esperantu iha TL", Timor Post, p. 18. Traduko de la titolo: "UEA konatigas Esperanton en Orienta Timoro"

La senfota artikolo en la tetuma estas verkita post intervjuo kun Heidi Goes la 19an de marto 2013 en la oficejo de la gazeto.

Radio-intervjuo en Orienta Timoro

19/3/2013

Matene Matos intervjuis Heidi Goes ĉe la nacia radio de Orienta Timoro. Posttagmeze la intervjuo elsendiĝis dum la indonezilingva novaĵprogramo Aktualitas je la 17a30.

Artikoloj aperintaj en Esperantujo

Nia Bulteno, n-ro 96.

Inko